neandertal/a

neandertala

PRA Rilata al neandertaluloj, al ilia vivotempo: la Neandertala kulturo meritas pluan studadon [1].
1. Remuŝ: Pri UEA, soc.culture.esperanto, 2004-03-24
france:
néandertalien (adj.)
nederlande:
uit het Neanderdal, betreffende de neanderthaler
pole:
neandertalski
rumane:
neanderthal
svede:
neandertalar-

neandertalulo, neandertala homo PIV1  

PRA Prahomo el specio de genro homo (Homo neanderthalenis), vivinta en la Malnova Mondo inter 350000 kaj 24000 jaroj a.K., nomita laŭ resttrovejo en Germanujo: la neandertalulo ne konis la skribon [2]; groto Šipka ... famiĝis en sciencista mondo per malkovro de ostoparto de neandertala homo [3].
2. K. Piĉ: La prahomo, Nica Literatura Revuo, 1961-01 ĝis 02, numero 6/3, p. 118a
3. J. Tomíšek, L. Láni: IFEF-Skisemajno en 2003, 2004-05-07
angle:
neanderthal
beloruse:
неандэрталец
bulgare:
неандерталец
france:
homme de néandertal
germane:
Neandertaler
hispane:
hombre de Neandertal
itale:
Uomo di Neandertal
latinece:
Homo neanderthalenis
nederlande:
neanderthaler
pole:
neandertalczyk
rumane:
omul de neanderthal
svede:
neandertalmänniska, neandertalare

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.