nadir/o JED
nadiro
- 1.
- Punkto de la ĉiela sfero troviĝanta sur la vertikalo de l' observanto kaj direkte malsupre sub liaj piedoj. zenito
- 2.
- (figure) Malkulmino, plej malsukcesa, plej deprima stato de afero: iam devos veni la nadiro de la milito kaj, post ĝi, la vojo kondukanta al paco [1]; la nombro de AMoj (membroj de la aliĝintaj landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA) ŝajne atingis la nadiron [2]; la eksa prezidanto de Kotdivuaro […] estis sendita al la Internacia Pun-Kortumo en Hago, jen la nadiro en la kariero de homo antaŭe respektata, sed kiu permesis al si malfavore influiĝi kaj de ambicio kaj de aliuloj [3].
1.
J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
2. La Ondo de Esperanto, 2000, No 5 (67)
3. Monato, Princo Henriko Oguinye: De honoro al honto, 2012
2. La Ondo de Esperanto, 2000, No 5 (67)
3. Monato, Princo Henriko Oguinye: De honoro al honto, 2012
- angle:
- 1. nadir
- beloruse:
- 1. надзір 2. найніжэйшы пункт, дно (перан.)
- bulgare:
- 1. надир
- ĉeĥe:
- 1. nadir, podnožník
- ĉine:
- 1. 最低谷 [zuìdīgǔ], 低谷 [dīgǔ]
- france:
- 1. nadir 2. point le plus bas
- germane:
- 1. Nadir, Fußpunkt, Nullpunkt 2. Tiefpunkt
- greke:
- 1. ναδίρ
- hungare:
- 1. nadír, talppont
- japane:
- 天底 [てんてい]
- katalune:
- 1. nadir
- nederlande:
- 1. nadir
- perse:
- 1. پاسو، سمتالقدم
- pole:
- 1. nadir
- portugale:
- 1. nadir
- ruse:
- 1. надир
- slovake:
- 1. nadir, podnožník
- ukraine:
- надир