Moskv/o

Moskvo

GEOG
Urbo en Rusujo (37˚37'E, 55˚44'N), antaŭ 1712 kaj ekde 1918 la ĉefurbo de Rusujo, kaj de 1922 ĝis 1991 ankaŭ de Sovetunio: Foje en Moskvo, dum malnormale varmega printempa sunsubiro, du civitanoj venis la ĝardenplacon de la Patriarĥa lageto. [1] La gotojn portis ega fortostreĉo / sub Moskvon, kaj, jubile pri l' atingoj, / ili sin puŝis plu en duonringoj, / por rabi tiun urbon per sieĝo. [2] VD:Peterburgo.
angle:
 Moscow
beloruse:
 Масква
bulgare:
 Москва
ĉeĥe:
 Moskva
ĉine:
 莫斯科 [Mòsike]
france:
 Moscou
germane:
 Moskau
hispane:
 Moscú
hungare:
 Moszkva
katalune:
 Moscou
kazaĥe:
 Мәскеу
nederlande:
 Moskou
osete:
 Мæскуы
perse:
 مسکو
pole:
 Moskwa
portugale:
 Moscou, Moscovo (PT)  Moscovo
ruse:
 Москва
slovake:
 Moskva, Moskva (mesto)
svede:
 Moskva
ukraine:
 Москва (столиця)

moskvano

Loĝanto de Moskvo.
beloruse:
 масквіч
germane:
 Moskauer
ruse:
 москвич

moskvulo

1.
Malŝata nomo de ruso en alietnaj partoj de la Rusa Imperio: En Litvo estas konata plenda kanto pri sinjorino Cybulska, kiun la edzo kartlude malgajnis al Moskvulo [3].
2.
Malŝata nomo de registara funkciulo aŭ militisto en nerusaj partoj de la Rusa Imperio: De malsupre, moskvuloj kuglojn hajle pafis [4].
3.
Partiano de la ruslanda registaro: ...granda fripon’, laŭ regulo, Se polo, en carservo, fariĝas moskvulo [5]; Se mi moskvulo iĝus, plej granda magnato Serĉus mian protekton, eĉ nobelofrato [6].
3. A. Mickiewicz tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 12:357, piednoto.
4. A. Mickiewicz tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 2:304.
5. A. Mickiewicz tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 9:109.
6. A. Mickiewicz tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 10:813-814.
pole:
 moskal
ruse:
 москаль

Moskvo-rivero

GEOG
Rivero, kiu fluas tra urbo Moskvo, maldekstra alfluanto de Okao1: Rajdante sur la bordo de Moskvo-rivero, oni bone povis vidi la tutan ĝardenon de Morozov [7]; Ĝi (la urbo Moskvo) aperis kiel feŭda bieno-kastelo (...) sur monteto ĉe la enfluo de la rivereto Neglinka al Moskvo-rivero [8];
7. A.K. Tolstoj, tr. M. Ŝidlovskaja: Princo Serebrjanij, Librejo Esperanto: Moskvo, 1912. Ĉap. 5ª.
8. Nikolao Gudskov, Natalia Aroloviĉ: Malgranda gvidlibro pri Moskvo, Impeto: Moskvo, 2000.
beloruse:
 Масква-рака
ĉeĥe:
 řeka Moskva
france:
 Moskva, Moskova
germane:
 Moskwa
hispane:
 Moscova
hungare:
 Moszkva-folyó
katalune:
 Moskva
nederlande:
 Moskou-rivier
perse:
 رودخانهٔ مسکو
pole:
 rzeka Moskwa
portugale:
 Moscova, Móscova
ruse:
 Москва-река
slovake:
 Moskva (rieka), rieka Moskva

administraj notoj

m~ano: Mankas fontindiko.
m~ano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.