mirliton/o PIV1
mirlitono
-
Muzikilo
kaj ludilo konsistanta el
tubeto fermita per membrano, kiu vibras samsone
kun la voĉo, ĝin obtuzigante kaj laŭtigante:
je ĉiu movo mirlitonoj kaj fifroj kariljonis
[1];
zumilo aŭ kazuo (kiel en multaj lingvoj) estas muzika instrumento, posteulo de
tradicia mirlitono
[2];
ĉe suborgenoj, kiuj tenas neniun principalregistron en 8′- aŭ 4′-pozicio, tiujn
ĉi poziciojn anstataŭas aliaj labioregistroj – ekzemple ferma 8′ kaj mirlitono
4′
[3].
- ĉeĥe:
- mirliton
- france:
- bigophone, kazoo, mirliton (musique)
- germane:
- Mirliton, Ansingtrommel, Luftrüssel, Tröte
- katalune:
- mirlitó
- pole:
- mirliton, kazoo
- rumane:
- kazoo
- slovake:
- mirliton
- ukraine:
- дудка (з очерету)