mantil/o JED

mantilo

TEKS Punta kovrotuko kovranta kapon kaj ŝultrojn, populara ĉe hispaninoj ĝis en la 19a jarcento: la butikisto prenis siajn valorajn paperojn kaj la servistino sian silkan mantilon, kiun ŝiaj rimedoj permesis al ŝi aĉeti [1]; Mario envenas […] Ludovikino demetas al ŝi la mantilon [2]. VD:kaptuko, ŝalo, skarpo1
Rim.: En unu verko aperas la formo „mantilio“: ĵetinte rapide mantilion sur sian kapon, la markizino malsupreniris en la parkon [3].
Hispanino kun nigra mantilo, 1882
PD  [4]
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
2. J. Benavente, trad. V. Inglada Ors: La Nesia Hejmo, La Suno Hispana, 1909-01 (61)
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvara
4. Anders Zorn, Uppsala Auktionskammare: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Anders_Zorn_-_Spanish_Lady_in_Black_Mantilla_1882.jpg
angle:
mantilla
beloruse:
мантылья
ĉeĥe:
pláštěnka
france:
mantille
germane:
Mantilla, Mantille
hispane:
mantilla
hungare:
mantilla, csipkekendő
japane:
マンティーラ
katalune:
mantellina
nederlande:
mantilla
pole:
mantyla
portugale:
mantilha
rumane:
șal
ruse:
мантилья
slovake:
závojový šál
ukraine:
мантилья, головний мереживний шарф

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.