makabr/a PIV1
makabra
- 
                              Samtempe terura
                              kaj groteska, mortelvoka:
                              
                                 makabra ŝerco, sceno, ideo;
                                 
                              
                                 s-rino Lidkoto ĉiam imagis iom makabre ke, […] ŝi
                                 povos roli kiel avertilo
                                 [1];
                                 
                              
                                 la pezo de la glacio iom misformis liajn nazon kaj supran
                                 lipon, kio donas al li strangan – iom makabran – rideton
                                 [2];
                                 
                              
                                 unu el la plej mondkonataj protagonistoj de la makabra literaturo estas grafo
                                 Dracula
                                 [3];
                                 
                              
                                 makabre impresis la urnobuloj el betono, kiuj enhavas, firme enigite, la cindron
                                 de mortinto, haveblaj en diversaj koloroj laŭguste de la postrestintoj
                                 [4];
                                 
                              
                                 „kiom longe li kuŝis morta en la propra loĝejo, tio fakte ne estas tiom grava“,
                                 pripenseme diris Bernd, kvankam“ tio sonas makabre
                                 [5];
                                 
                              
                                 sur gazetafiŝo […] mi legis anoncon pri mia propra murdo
                                 […] tragedio, kiu unue vekis en mi certagrade makabran amuziĝon
                                 [6].
                                 
                               nigra humuro nigra humuro
1.
                           
                           E. Wharton, trad. E. Grobe: Aliaj
                           Tempoj, Arizona-Stelo, 1999
2. S. Lelarge: Otzi, Internacia Gazeto, 2006-04
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Bram Stoker, kreinto de Dracula, 2005
4. Monato, Rita Rössler-Buckel: Metio kaj formo tradicio kaj progreso, 2007
5. Monato, Lena Karpunina: En granda urbo, 2008
6. La Ondo de Esperanto, 2003, № 5 (103)
                  2. S. Lelarge: Otzi, Internacia Gazeto, 2006-04
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Bram Stoker, kreinto de Dracula, 2005
4. Monato, Rita Rössler-Buckel: Metio kaj formo tradicio kaj progreso, 2007
5. Monato, Lena Karpunina: En granda urbo, 2008
6. La Ondo de Esperanto, 2003, № 5 (103)
- beloruse:
- змрочны
- ĉeĥe:
- hrající si se smrtí, hrůzný, makabrózní, umrlčí
- france:
- macabre
- germane:
- makaber
- katalune:
- macabre
- nederlande:
- macaber (zeldz.)
- pole:
- makabryczny
- portugale:
- macabro
- slovake:
- smrteľný úškľabok, strach vyvolávajúci
- ukraine:
- похоронний, похмурий, понурий