*lut/i
*luti
(tr)
Kunfiksi du, ordinare metalajn, pecojn per metala fandebla miksaĵo, sed ne fandante la koncernajn pecojn mem: alproksimiĝante al la unua kandelabro, ŝi penis turni ĝiajn kranojn, sed […] la kranoj de flamingoj estis lutitaj KPr ; la aero zumis de plengamo da bruoj […] ĉarpentistoj estis martelantaj, plumbistoj lutis, elektristoj balanciĝis alte sur ŝtupetaroj […] KrM ; la nova kombineo por naĝisto […] estis […] lutita per ultrasona veldado, pro tio ĝi tute ne enhavas kudroliniojn [1].
glui, mastiki, veldi
1.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Olga Ŝilajeva : Olimpikoj: kolektiĝas pacaj batalantoj
2. U.S. Air Force, foto de Airman Jessica Struble, af.mil: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Desoldering.jpg
2. U.S. Air Force, foto de Airman Jessica Struble, af.mil: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Desoldering.jpg
- angle:
- solder
- beloruse:
- літаваць
- bretone:
- soudañ
- france:
- souder
- germane:
- löten löten
- hispane:
- soldar, estañar
- hungare:
- forraszt
- nederlande:
- solderen
- perse:
- لحیم کردن
- pole:
- lutować
- portugale:
- soldar
- ruse:
- паять
- ukraine:
- паяти
luto
- 1.
-
Kunigo per lutado.
junto
- 2.
- Ago luti.
- germane:
- 1. Lötnat
- perse:
- 2. لحیمکاری
- pole:
- 1. lut 2. lut
- ukraine:
- паяння
lutaĵo
- La metala substanco (stano k.a.) per kiu oni lutas: modernaj praktikoj uzas stan-antimonan alojan lutaĵon por [kunigi] kupron [3].
- germane:
- Lot
- perse:
- لحیم
- pole:
- lut, lutowie
- ukraine:
- припій
lutilo
Aparato uzata ĉe lutado. elektra lutilo; la lutilo estas ŝaltita per magnetŝaltilo [4].
- france:
- fer à souder
- germane:
- Lötkolben
- perse:
- هویه
- pole:
- lutownica
- ukraine:
- паяльник