10litov/o
litovo PIV1
- 1.
- Ano de balta popolo: Esperanton […] parolos ĉiu homo: laboristo, profesoro, kaj juĝisto, kaj doktoro, kaj hebreo, kaj kristano, kaj litovo kaj japano FK ; pli malfrue renaskiĝis en la lando movado nacia de Litovoj, kies literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro VivZam ; Sinjoro Tadeo, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter Litvano kaj Litovo estas akceptita tie ĉi VivZam ; en lando nomata „Polujo“ la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj, Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo VivZam .
- 2.
- Ŝtatano de Litovujo: la enketo montris, ke monate litovoj mezume enspezas ekvivalenton de 110 usonaj dolaroj, mezuma elspezo egalas al 108 dolaroj [1]; litovoj dormas mezume ne pli ol 6 horojn: malbona rezulto kompare kun aliaj eŭropaj landoj [2]; spertuloj de Unesko laŭdis litovojn pri akurata zorgado de la dunoj [3].
1.
LAST: Mizera statistiko, Monato, 2000/09, p. 14
2. Antanas Grincevičius: Malbonan nokton!, Monato, 2001/01, p. 10
3. Laimius Stražnickas: Terlango -- natura valoro, Monato, 2001/02, p. 21
2. Antanas Grincevičius: Malbonan nokton!, Monato, 2001/01, p. 10
3. Laimius Stražnickas: Terlango -- natura valoro, Monato, 2001/02, p. 21
- angle:
- Lithuanian
- beloruse:
- літовец, летувіс
- ĉine:
- 立陶宛人 [lìtáowǎnrén]
- france:
- Lituanien (subst.)
- germane:
- Litauer
- japane:
- リトアニア人 [リトアニアじん]
- katalune:
- lituà (subst.)
- nederlande:
- Litouwer
- portugale:
- lituano (subst.)
- ukraine:
- литовець
10litova
- Rilatanta al litovoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: en norda parto paroliĝas ankoraŭ antikva lingvo litova, proksima je sanskrita VivZam ; pri lia homarama spirito el hindo-litovaj prapatroj ili restis preskaŭ blindaj VivZam ; la loĝantoj de la litova ĉefurbo Vilnius estas fidelaj al sia urbo [4]; honestaj litovaj eksportantoj asertas, ke la litova kontrabando al Britio ege ĝenas ilian agadon [5].
4.
LAST: Vilni-plus, Monato, 2000/09, p. 214
5. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
5. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
- beloruse:
- літоўскі, летувіскі
- france:
- lituanien (adj.)
- germane:
- litauisch
- japane:
- リトアニアの [りとあにあの]
- katalune:
- lituà (adj.)
- portugale:
- lituano (adj.)
- ukraine:
- литовський
10Litovujo [6] (LT)
- Ŝtato en la orienta Eŭropo ĉe Balta Maro kun ĉefurbo Vilno; teritorio de Respubliko Litovujo, limanta kun Belorusujo, Latvujo, Pollando, Rusujo (Kaliningrada regiono) kaj Balta Maro: vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel knabo VivZam . Litovio
6.
Oficiala Informo de AdE, numero 11
- angle:
- Lithuania
- beloruse:
- Літва, Летува
- ĉine:
- 立陶宛 [lìtáowǎn]
- france:
- Lituanie
- germane:
- Litauen
- indonezie:
- Lituania
- katalune:
- Lituània, República de Lituània
- nederlande:
- Litouwen
- perse:
- لیتوانی
- pole:
- Litwa, Republika Litewska
- portugale:
- Lituânia