licenci/o PVEF

licencio

PED
(en kelkaj landoj, fakoj) Universitata grado, meza inter matureca ekzameno kaj magistreco aŭ doktoreco kaj permesanta instruadon: licenciato JED ; li jam en sia 19a jaro estis licenciato pri literaturo, 20-jara li ricevis diplomon pri historio de la religioj kaj 22-jara li iĝis agregaciulo pri filologio – la plej alta grado en la franca instrusistemo [1]; ke li prezentis identigilajn paperojn en la parlamento kvazaŭ inĝeniero, kiam li ankoraŭ ne havis la licencion [2]; nova membro, licenciito de angla kaj germana, malfermis publikan kaj lernejan E-kursojn [3]. VD:bakalaŭro
1. La Ondo de Esperanto, 2001, №6
2. Monato, João José Santos: Diantoj ... kaj dornoj, 2007
3. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)
angle:
licence (academic title in some countries)
beloruse:
ліцэнцыят (навуковая ступень)
bretone:
aotreegezh
ĉeĥe:
licenciát
france:
licence (titre univ.)
germane:
Lizentiat [akadem. Titel in einigen Ländern, nicht in DE]
hispane:
licenciatura
hungare:
licenciátus, felsőfokú végzettség
japane:
学士号 [がくしごう], 学位 [がくい]
katalune:
llicenciatura
nederlande:
licentiaat (graad)
pole:
licencjat
portugale:
licenciatura (grau universitário em alguns países)
rumane:
studiile universitare de licență
ruse:
лиценциат (учёная степень)
slovake:
licenciát
ukraine:
ліценціат (учений ступінь)

licenciulo

PED
Havanto de licencia rango: licenciulino pri sociaj komunikoj kaj profesia instruistino [4].
4. NikSt: Legu, ludu, ridu! (Gilena, Ludi por ridi), Monato, jaro 1993a, numero 9a, p. 23a
angle:
licentiate
beloruse:
ліцэнцыят (той, хто атрымаў ступень)
bretone:
aotreeg
ĉeĥe:
bakalář
france:
licencié (titre univ.)
hispane:
licenciado
hungare:
licenciátusi fokozatot szerzett, felsőfokú végzettségű
japane:
学士 [がくし]
katalune:
llicenciat
nederlande:
licentiaat (persoon)
pole:
bakałarz
portugale:
licenciado
rumane:
învățător
ruse:
лиценциат (лицо, получившее степень)
slovake:
bakalár
ukraine:
ліценціат

administraj notoj