8Libi/o [1]

8Libio RLN (LY)

GEOGPOL Ŝtato en la norda Afriko, teritorio de Granda Araba Popola Socialisma Ĵamahirio Libio, limanta kun Alĝerio, Ĉado, Egiptujo, Niĝerio, Sudano, Tunizio kaj Mediteraneo; kun ĉefurbo Tripolio: ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis, […] loĝantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio […], Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno [2]; Libio estis najbara al la okcidenta limo de Malsupra Egipto [3]; tri regimentojn de aŭtoĥtonaj Egiptanoj li sendis Libion [4]; danke parte al kolonelo Gadafi en Libio, ankaŭ nord-afrikanoj nun serioze traktas afrikajn aferojn [5]; ĝis 2012 la fakuloj konsideris, ke en Libio […] okazis la plej alta temperaturo oficiale registrita iam sur la terglobo: +58 centezimalaj gradoj, en la 13a de septembro 1922 [6].
angle:
Libya
arabe:
بية، الجماهيرية العربية الليبية الشعبية الإشتراكية العظمى
beloruse:
Лібія
bulgare:
Либия
france:
Libye
germane:
Libyen
hispane:
Libia
hungare:
Líbia
indonezie:
Libya
katalune:
Líbia
nederlande:
Libië
okcitane:
Libia
perse:
لیبی
pole:
Libia, Wielka Arabska Libijska Dżamahirijja Ludowo-Socjalistyczna (nazwa oficjalna)
portugale:
Líbia

libia

Rilata al Libio: li […] ordonis al ili ŝajnigi forkurintojn, eniri en la malamikan tendaron kaj retiri de Musavasa lian plej grandan forton: la elpelitajn libiajn soldatojn [7]; la Egiptanoj estis kelkdekon da paŝoj de la libiaj kolonoj [8]; la libia revoluciestro Muhamar Gadafi [9].
beloruse:
лібійскі
france:
libien, libienne (adj.)
germane:
libysch

libiano

Civitano de Libio: Libianoj ekribelis kaj komencas kolekti bandojn, por ataki Egipton [10]; Egiptanoj ĵetis malbenojn sur Libianojn [11].
beloruse:
лібіец
france:
Libien, Libienne (subst.)
germane:
Libyer
1. La Nova Testamento, La agoj 2:10

administraj notoj