lekt/o PIV1

lekto

Kuŝejo1, speco de sofo, sur kia la antikvaj mediteraneanoj de la helenisma-romia epoko kuŝis dum manĝado: li ne sidis en la brakseĝo, sed duonkuŝis sur lekto ĉe malalta tableto, garnita je manĝaĵoj kaj vino [1]; pezakorpaj altkastuloj ... kuŝis sur speco de portebla lekto [2].
Rim. 1: Laŭ BL: Prefere diru manĝolito.
Rim. 2: Pli racie (radikŝpare) estus germanmaniere uzi la grekan „klinio“ (κλίνη), el kiu regule deriveblus „tri·klinio“ kaj „du·klinio“. [Sergio Pokrovskij]
beloruse:
лектус, ложак (для баляваньня)
germane:
Kline, Speisesofa
pole:
lectus, łoże
rumane:
lectus, pat
ruse:
ложе (пиршественное), клиния, лектус
ukraine:
обіднє ложе, канапа, софа (для бенкетування)

administraj notoj

pri ~o :
      Pri la 2a ekzemplo:
      Mi ne legis „Konvinkan kamuflaĵon“, sed mi suspektas ke tiu
      „portebla lekto“ estas fakte ‹palankeno›, probale pro
      konfuzo inter la Latinaj ‹lectus (triclinaris)› = ‹lekto›
      kaj ‹lectica› (palankeno). Ĉiel ajn, tiu ekzemplo malakordas
      kun la difino kaj estas maltaŭga. Mi rekomendas ĝin forigi.
      [Sergio Pokrovskij]