triklini/o

triklinio

HIS
En la antikva regiono mediteranea, tri lignaj aŭ ŝtonaj trilokaj kuŝbenkoj aranĝitaj laŭ tri flankojn de kvadrata manĝotablo, sur kiuj oni duonkuŝis dum manĝado: mi plenigis la amforojn de Rustico apud la triklinio [1]; komforte sidante sur unu el la sofoj de la triklinio, Publio Lentulus, kune kun sia amiko Flaminio Severus, finas la vespermanĝon [2].
Rim.: Krom triklinioj ekzistis similaj aranĝoj entenantaj nur 2 kuŝbenkojn. Ilia nomo latina estas „biclinium“, greke „δικλίνιο“ [di-klinio]. Se Esperanto bezonas ankaŭ ĉi tian terminon, tiam radikŝpara solvo estus retroderivi la radikon klini/ (kies signifo estus ‹ĉetabla kuŝbenko›, kaj la etimo la greka κλίνη), el kiu regule deriveblus du/klini/o kaj tri/klini/o. [Sergio Pokrovskij]
1. Antonio Zozaya: Terra-cotta, Hispana Esperantisto, n-ro 56 (marto 1922). Pĝ. 24.
2. Francisco Cândido Xavier, tr. L.C. Porto Carreiro Neto: Antaŭ du mil jaroj…, Rio-de-Ĵanejro, 1951, pĝ. 26
angle:
triclinium
beloruse:
трыкліній
germane:
Triclinium
greke:
τρικλίνιον
latine:
triclinium
pole:
triclinium
ruse:
триклиний

trikliniejo

HISARKI
Manĝoĉambro aŭ salono aŭ alia loko kun unu aŭ pluraj triklinioj: en somero oni ofte preferis liberaerajn trikliniejojn Vikio .
angle:
triclinium
beloruse:
трыкліній
germane:
Triclinium
greke:
τρικλίνιον
latine:
triclinium
pole:
triclinium
ruse:
триклиний

administraj notoj

~ejo: Mankas dua fontindiko.