lavr/o

lavro

KRI
1.  
En ortodoksismo, monaĥejo kies monaĥoj loĝas dise en ermitejoj, kiuj formas vilaĝon aŭ kvartalon: mi neinda monaĥejestro Danielo, veninte Jerusalemon, 16 monatojn loĝis en la lavro de sankta Sabo [1].
2.  
En ortodoksismo, grava kaj glora monaĥejo subordigita rekte al la ekleziestro (ekz-e al la Tutrusuja patriarko).
Rim.: La evoluo de la afero estas tia: unue ermito faras ie sian ermitejon; lia eventuala famo altiras imitantojn, disĉiplojn, kiuj ekloĝas apude; kaj la eksterordinara gloro de la unua ermito (ekz-e, Sergio de Radoneĵo) donas eksterordinaran prestiĝon al la monaĥejo tiel estiĝinta.
1. Pilgrimo en la Sanktan Landon, LOdE, 1999. N-ro 11 (61)
angle:
lavra
beloruse:
лаўра
germane:
Lawra
hungare:
lavra
malnovgreke:
λαύρα
nederlande:
lavra
pole:
ławra
portugale:
lavra (ant.), laura (ant.)
ruse:
лавра

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.