Latin/oZ

Latino   Vikipedio

HISLIN Hindeŭropa lingvo, en kiu parolis antikvaj latianoj, poste la romanoj kaj la okcidentaj romianoj; plu uzata interalie de la Romkatolika eklezio: ŝajnas, ke Izidoro de Sevilo (m. 636) unua proklamis Latinon „sankta lingvo“; [1]; la tradicio esperantigi latinajn nomojn pruvas, ke, kiel dirus Neves, Esperanto estas nepinjo de Latino [2]; li bone sciis ofendi neniun: li ridis la Latinon de la seminarioj kaj defendis ĉe alia okazo sian episkopon [3]; (figure) Esperanto estas la latino de la demokratio; (frazaĵo) venis fino al mia latino (elĉerpiĝis mia tuta scio) PrV ; latinigi tekston.
VD:Latio1
1. S. Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, 1999:2 (n-ro 52), p. 13a
2. Jorge CAMACHO: Pretas jen monument'!Monato
3. I. Turgenjev, tr. Kabe: Patroj kaj filoj, Inko Tyresö 2001. ‐ Ĉap. 21a.
angle:
Latin
beloruse:
лаціна, лацінская мова
bretone:
latin
bulgare:
латински език
france:
latin venis fino al mia l~o: je donne ma langue au chat
germane:
Latein
greke:
λατινικά
hungare:
latin
indonezie:
Latin
nederlande:
Latijn venis fino al mia l~o: ik ben aan het eind van mijn Latijn
pole:
łacina
portugale:
latim
rumane:
limba latină
ruse:
латынь, латинский язык

latina Vikipedio

Rilata al Latino: la helena kaj latina kulturoj estis tiel brilaj, ke la influo de la respondaj lingvoj ŝvebis sur la tuta Eŭropo dum du jarmiloj [4]; nenia decido eĉ de plej autoritata kongreso neniam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton, kiun ĝi havis en la mezaj centjaroj FK ; aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj, aŭ elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple Latinan, grekan, hebrean)[…] FK ; la plej granda parto de la lingvoj kiuj uzas la alfabeton latinan havas ankoraŭ amason da aliaj literoj kun signetoj superliniaj kaj subliniaj [5]; li tradukis la nomon de la skarabo en la lingvon latinan kaj priskribis […] ĝian naturon [6].
germane:
lateinisch
pole:
łaciński
rumane:
latin

latinidaj lingvoj   latinidaj lingvoj   latinidaj lingvoj   latinidaj lingvoj   Vikipedio

LIN Grupo da parencaj hindeŭropaj lingvoj, devenintaj el Latino: la itala, la hispana, la portugala, la franca, la rumana kaj aliaj: laŭsone Esperanto similas la plej sudajn latinidajn lingvojn [7]; temas pri verba interrespondado de tensoj, kiu en la latinidaj lingvoj estas iom komplika afero kompare kun la simpla esperanta strukturo [8]; la germana estas ĝermanida lingvo; la franca kaj itala estas latinidaj lingvoj, do proksime parencaj inter si, sed sen reciproka komprenebleco [9]; ĉiuj latinidaj lingvoj originis de la popola latino jam en la historia epoko, post la disfalo de la romia imperio [10].
7. E. Privat: Esprimo de sentoj en Esperanto, Ĝenevo, 1931. Ĉap. 2-a.
8. Monato, Garvan Makaj': Kerno de la itala lingvo
9. Monato, Mireille Grosjean: Svislando: la arto interkompreniĝi
10. Monato, Mihail Korotkov: La origino de la homaj lingvoj
angle:
Romance languages, Romanic languages
beloruse:
раманскія мовы
bretone:
yezhoù latin, yezhoù romanek
france:
langues néolatines, langues romanes
germane:
romanische Sprachen
hungare:
latin nyelvek
indonezie:
bahasa Romanik
nederlande:
Romaanse talen
pole:
języki romańskie
portugale:
línguas latinas
rumane:
limbi romanice
ruse:
романские языки

administraj notoj