kver/i PVEF
kveri
(ntr)
- 1.
- (pri turtoj kaj kolomboj) Bleki per milda murmuro: la arbaraj kolomboj kveris [1]; turtoj kveris sur la ĝardenteraso [2]; la bebo kveris kaj ridis, skuante l' infanĉareton [3]. kurre
- 2.
- (figure) Ame interparoli: junaj voĉoj kveradas kaj flustradas, kaj parope gejunuloj promenas sur solecaj vojetoj [4].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2
3. Monato, Garvan Makaj: Morto de elstara irlanda poeto kaj homaramanto, 2013
4. Stellan Engholm: Al Torento, IV.
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2
3. Monato, Garvan Makaj: Morto de elstara irlanda poeto kaj homaramanto, 2013
4. Stellan Engholm: Al Torento, IV.
- angle:
- coo
- beloruse:
- буркаваць
- ĉeĥe:
- cukrovat (hrdlička), vrkat
- france:
- roucouler
- germane:
- 1. gurren, girren 2. gurren, turteln
- hungare:
- turbékol
- japane:
- クウクウ鳴く [クウクウなく], 甘い言葉をささやく [あまいことばをささやく]
- nederlande:
- kirren
- pole:
- 1. gruchać (o gołębiu) 2. gruchać
- portugale:
- arrulhar, gorjear
- rumane:
- se giugiuli
- ruse:
- ворковать
- slovake:
- hrkútať
- ukraine:
- воркувати, воркотати, (про голубів ще) туркотати