2kreozot/o

kreozoto

MED Oleeca, kaŭstika kaj antisepsa substanco, kiun oni produktas per distilado de ligna gudro: oni povas produkti el gudro per frakciigo kreozoton, oleon aŭ peĉon […], la kreozoton uzas la metala industrio en la ŝaŭmflosa proceso [1]; gvajakolo aŭ metil-pirokatekino estas nature okazanta organika kombinaĵo, kiu ordinare derivas el la Guajacum officinalis aŭ el la ligna kreozoto [2].
angle:
creosote
beloruse:
крэазот
france:
créosote
germane:
Kreosot, Teeröl
hispane:
creosota
hungare:
kreozot
japane:
クレオソート
katalune:
creosota
nederlande:
creosoot
pole:
kreozot
portugale:
creosoto (ô)
ruse:
креозот
ukraine:
креозот

administraj notoj