kredenc/o PIV1

kredenco

Meblo, malalta ŝranko kun bretoj kaj pordoj, en kiu oni tenas servicojn: manĝilojn, vazarojn, tablotukojn... kaj sur kies plato oni preparas manĝaĵojn, iafoje ankaŭ kun supra, malfermita parto elmontranta belajn pecojn: kredenco […] frontas al la manĝejo [1]; malmultekosta ĉina ludilo [kiun] ŝi zorgeme starigis […] sur kredencon aŭ tablon, de kie ĝi ludeme kaj intime, kun ega ŝargo da optimismo, gaje rigardis al ŝi per la rondaj smeraldaj okuloj [2]. VD:bufedo1, stablo
1. Hajnalka Z.: Kuirejoj, manĝejoj, 1, 2009-2013
2. Espopore: Smeraldaj okuloj, Monato, 2019/01, p. 25
angle:
sideboard, buffet
arabe:
مقصف (أثاث)
beloruse:
буфэт (шафа)
ĉine:
備餐間 [bèicānjiān], 备餐间 [bèicānjiān], 餐具柜 [cānjùguì], 餐具櫃 [cānjùguì]
france:
crédence, buffet (meuble), dressoir, vaisselier
germane:
Anrichte, Serviertisch, Kredenz
nederlande:
aanrecht, dressoir
pole:
kredens, kredencja
portugale:
credença, credência
rumane:
bufet
ukraine:
креденс, буфет для посуду

administraj notoj