1kozak/o
kozako
- 1.
-
En 15-17 jarcentoj en Ukrainujo kaj
Rusujo:
ano de milita-terkultura komunumo de liberaj novloĝantoj
en nenies limlando, ekster la povo de iulanda regado.
Hej, kozak' sur ĉevalo! vi kien rapidas? ||
Ĉu leporon, saltantan sur stepo, vi vidas? ||
Ĉu, ludiginte pensojn, en liber' senfina ||
Vi kuras pro la veto kun vent' ukraina?
[1];
la kozako sur sia malgranda ĉevalo galopis rapidege
sur la ebenaĵo
[2]
vakero, vikingo, pioniro.
- 2.
- Ĉe Dono, Kubanjo, Tereko, Amuro kaj en aliaj milit-trupaj regionoj de Rusujo: kamparano, posteulo de tiaj novloĝantoj, kaj (ĝis 1920 kaj dum la Granda Patruja milito) soldato de kavaleria trupo, konsistanta el tiaj kamparanoj: Restis kvin verstoj ĝis Jessentuki ― kozaka stacio, kie mi povus ŝanĝi ĉevalon TermKurs
- 3.
- Nuntempe: posteulo de tiaj kamparanoj aŭ soldatoj.
1.
A. Malczewski, tr. A. Grabowski: Kozako en stepo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
- angle:
- Cossack
- beloruse:
- казак
- ĉeĥe:
- Kozák
- ĉine:
- 哥萨克 [Gēsàkè]
- france:
- Cosaque
- germane:
- Kosak
- hungare:
- kozák
- japane:
- コサック, コサック騎兵 [コサックきへい]
- nederlande:
- kozak
- perse:
- قزاق
- pole:
- kozak
- portugale:
- cossaco
- ruse:
- казак
- slovake:
- Kozák