kortik/o PVEF , korteks/o PIV1
kortiko, kortekso
Ekstera ŝelo aŭ
kovraĵo de organo:
ĉiu skvameto konsistas el supra kortiko, alga tavolo kaj
medolo, malsupra kortiko malestas
[1];
la homa cerbo ne estas masiva globo, sub ĝia sulkoplena kortiko
estas multaj malplenaj kanaloj, ĉambroj, tuboj kaj kavoj
[2];
la nervoj de tiuj artikoj kaj muskoloj ligiĝas kun la cerba kortekso
[3].
1.
L. Abbassi Maaf, C. Roux:
Hypocenomyce stoechadiana nova likenspecio, Bull. Soc. linn. Provence, t. 36, 1984
2. Ĉina Radio Internacia: Rivereto en la homa cerbo, 2004-12-08
3. Ĉina Radio Internacia: Manĝbastonetoj, [vidita en 2008-07]
2. Ĉina Radio Internacia: Rivereto en la homa cerbo, 2004-12-08
3. Ĉina Radio Internacia: Manĝbastonetoj, [vidita en 2008-07]
- beloruse:
- кара (воргана), шкарупа
- ĉeĥe:
- kůra orgánu, svrchní vrstva orgánu
- ĉine:
- 皮質 [pízhì]
- france:
- cortex
- germane:
- Cortex, Rinde
- itale:
- corteccia (anat.)
- katalune:
- còrtex
- nederlande:
- cortex, hersenschors
- pole:
- kora
- slovake:
- kôra orgánu
novkortiko, novkortekso
Ekstera ŝelo de la cerbo de mamuloj:
nu, ni ja havas tiun vastan cerbon nomitan novkortiko... sed ni apenaŭete uzetas ĝin
[4];
manko de novkortekso aperas kiel nemalhelpa al organismo pri sperto de emociaj
statoj
[5].
4.
M. M. Campagna:
en: Kia estas Esperanto?, soc.culture.esperanto, 1996-04-09
5. P. Low k. a., trad. SAT-Vegetara Sekcio: Deklaracio de Kembriĝo pri Konscio, satesperanto.org, [vidita en 2023]
5. P. Low k. a., trad. SAT-Vegetara Sekcio: Deklaracio de Kembriĝo pri Konscio, satesperanto.org, [vidita en 2023]
- beloruse:
- новая кара, нэакортэкс, ізакортэкс
- france:
- isocortex, néocortex, néopallium