10kore/o

10koreo

Ano de etno kies historia loĝloko estas Koreujo: antaŭ Gutenberg koreoj uzis moveblajn literetojn por presi [1]; 170 koreoj el Suda Koreio ricevis kunvokon al tribunalo por juĝo la 4an de januaro 1900 [2]; la aŭtoro, koreo, asertas, ke la japana registaro falsas historion, neante, ke Takesima – tiel japanoj nomas la insulon Tokto – estas korea teritorio, kaj pretendante, ke ĝi apartenas al Japanio [3]; multaj sud-koreoj deziras reunuiĝon, tion montras la paperetoj, kiuj troviĝas ĉe la muro en la stacidomo de Imjingang [4]; homoj tiel brutale subpremataj kaj torturataj per cerbolavado kiel nord-koreoj [5].
HOM:ĥoreo, koreo (malsano)
1. Monato, Mireille Grosjean: Mi koleras!
2. Gilbert Ledon: Bugra bug-insekto, Monato, 2000/05, p. 5
3. Monato, Ma Young-tae: Tokto mankas takto
4. Monato, Grosjean Mirejo kaj Lee Jung Kee: Vundita lando
5. Monato, Stefan Maul: Monstra atompotenco
angle:
Korean
beloruse:
карэец
ĉeĥe:
posunčina, tanec sv. Víta
ĉine:
韓國人 [hánguórén], 韓國人 [Hánguórén]
france:
Coréen (habitant)
germane:
Koreaner
ide:
Koreano
japane:
朝鮮人 [ちょうせんじん], 韓国人 [かんこくじん]
nederlande:
Koreaan
pole:
Koreańczyk
portugale:
coreano (subst.)
ruse:
кореец
slovake:
tanec sv. Víta
tokipone:
jan pi ma Anku, jan pi ma Soson, jan Anku, jan Soson
volapuke:
Koreyänan

10korea

Rilatanta al koreoj, ilia nacieco aŭ ŝtatoj: pli ol 150 lingvoj, inter kiuj la afrikansa kaj la albana, la ĉina, korea kaj japana, […] [6]; la eltrovinto de la korea fama tizano Ĝinsen sonĝe [7]; koreaj turismaj organizaĵoj kunlaboras kun ĉinaj bankoj [8]; post la korea milito sekvis la vjetnama [9]; la korean kulturon poŝtmarke prezentas korea muziko nomata „pansori“ [10].
6. Paŭl Peeraerts: Por lingvemaj komputilemuloj ..., Monato, 1995/06, p. 22
7. Reza Kheir-Khah: Mirinda dimensio de nia vivo, Monato, 2000/09, p. 16
8. Monato, Xu Jinming: Allogaĵoj por ĉinaj vojaĝantoj
9. Monato, Garvan Makaj': Mond' eterne militanta
10. Monato, Julius Hauser: Slovak-korea poŝtmarko
beloruse:
карэйскі
ĉeĥe:
korejský
france:
coréen (adjectif)
ide:
Koreana
japane:
朝鮮・韓国の [ちょうせん・かんこくの]
nederlande:
Koreaans
portugale:
coreano (adj.)
slovake:
kórejský
volapuke:
Koreyänik

10Koreujo

GEOG Lando en la Orienta Azio, situanta plej parte sur la Korea Duoninsulo, sed de 1948 dividita en du ŝtatojn: fine de sia vivo la imperiestro Taizon (mortis en 649) ekmilitis kontraŭ Koreujo [11]; Unu Feri estis kun mi en Koreujo [12].
angle:
Korea
beloruse:
Карэя
ĉeĥe:
Korea
france:
Corée
germane:
Korea
hispane:
Corea
ide:
Korea
katalune:
Corea
nederlande:
Korea
okcidentfrise:
Koreä
pole:
Korea
portugale:
Coreia
ruse:
Корея
slovake:
Kórea
volapuke:
Koreyän

10Sud-Koreujo [13]

GEOGPOL Ŝtato sur la suda parto de la Korea Duoninsulo: Korea Respubliko, alinomata ankaŭ Sud-Koreio aŭ Sud-Koreujo […] havas nur unu terlimon, kiu estas 243 km longa kaj dividas Sud-Koreion de norda parto Nord-Koreio [14].
13. Oficiala Informo de AdE, numero 11
14. Vikipedio, Sud-Koreio
angle:
South Korea
beloruse:
Паўднёвая Карэя
ĉine:
南韓 [Nánhán], 南韓 [nánhán], 南朝鮮 [NánCháoxiǎn]
france:
Corée du Sud
germane:
Südkorea
ide:
Sud-Korea
indonezie:
Korea Selatan
nederlande:
Zuid-Korea
okcidentfrise:
Súd-Koreä
pole:
Korea Południowa
portugale:
Coreia do Sul
tokipone:
ma Anku
volapuke:
Sulüda-Koreyän

10Nord-Koreujo [15]

GEOGPOL Ŝtato sur la norda parto de la Korea Duoninsulo: Nord-Koreio aŭ Nord-Koreujo, oficiale Korea Demokratia Popola Respubliko […] limas la Ĉinan Popolan Respublikon en la nordo […] kaj Rusion en la nordoriento [16].
15. Oficiala Informo de AdE, numero 11
16. Vikipedio, Nord-Koreio
angle:
North Korea
beloruse:
Паўночная Карэя
ĉine:
北朝鮮 [běicháoxiǎn], 北朝鮮 [BěiCháoxiǎn]
france:
Corée du Nord
germane:
Nordkorea
ide:
Nord-Korea
indonezie:
Korea Utara
nederlande:
Noord-Korea
okcidentfrise:
Noard-Koreä
pole:
Korea Północna
portugale:
Coreia do Norte
tokipone:
ma Soson
volapuke:
Nolüda-Koreyän

administraj notoj