*konspir/i

*konspiri

(ntr)
1.
(iu) Formi sekretan interligon por komuna, malamika, krima, malhonesta kc, celo: la servantoj de Amon konspiris kontraŭ li, kaj mortigis la reĝon en lia domo [1]; ni volas konvinkiĝi, ĉu vi ne konspiras perfidon kontraŭ nia sinjoro [2]; mi ne estas ŝtelisto, kiu konspiras kun dormo kaj noktomezo [3]; la pastraro kaj la riĉularo en niaj urboj konspiras, por ankoraŭ pli mizerigi la laboristojn [4]; tiu ulo rendevuis kun alia kaj parolis vigle sed nenature mallaŭte, kvazaŭ ili konspirus [5]; la aliaj sufiĉe bone konspiris inter si por konfuzi la aferojn, tiel ke ili evitis kondamniĝon kaj konservis siajn postenojn en la firmao [6]; de tempo al tempo la kompanioj konspiris inter si, sed […] registaroj faris leĝojn kontraŭ tiaj karteloj [7]. SIN:komploti, kunĵuri
2.
(figure) (io) Neatendite kaj kvazaŭ interligite ataki: ĉielo kaj infero! ĉio konspiras kontraŭ mi [8]; kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono PrV .
angle:
conspire
beloruse:
складаць змову
ĉeĥe:
konspirovat, spiknout se (proti)
ĉine:
密謀 [mìmóu], 共謀 [gòngmóu], 图谋 [túmóu], 謀反 [móufǎn], 阴谋 [yīnmóu], 串謀 [chuànmóu], 朋比为奸 [péngbǐwéijiān], 策动 [cèdòng]
france:
conspirer
germane:
sich verschwören, konspirieren
japane:
陰謀を企む [いんぼうをたくらむ], 共謀する [きょうぼうする], 結託する [けったくする]
katalune:
conspirar
nederlande:
samenzweren
pole:
konspirować, spiskować, zmawiać się
portugale:
conspirar, conjurar, conluiar, tramar, maquinar
ruse:
составлять заговор, замышлять
slovake:
konšpirovať, sprisahať sa
svede:
konspirera

konspiro

Ago konspiri; interligo por komuna malamika celo: vi ĉiuj faris konspiron kontraŭ mi, kaj neniu sciigis al mi [9]; mi ne miksis min en la konspiron [10]; la mallaŭta kolero rapide aliiĝis en mallaŭtajn interkonsiliĝojn, kiuj eĉ similis konspiron [11]; ŝi jam ne dubis, ke ia mistera konspiro ekzistas kontraŭ ŝi [12]; Piso pagis la konspiron per la kapo, kaj post li sekvis Seneca kaj Lucanus [13]; precipe en Rusio inter naciistoj cirkulas teorio de konspiro, akuzanta Okcidenton pri detruo de tiu lasta imperio [14]; la tero estas plata, kaj […] nur konspiro kaŝas ĉi veron [15]; (figure) aranĝi kontraŭ iu aŭ io la konspiron de silento (ignori kaj intence tute prisilenti); (figure) disrompi la konspiron de silento. SIN:komploto
angle:
conspiracy
beloruse:
змова
ĉeĥe:
konspirace, spiknutí
ĉine:
密謀 [mìmóu], 阴谋 [yīnmóu], 共謀罪 [gòngmóuzuì], 共謀 [gòngmóu]
france:
conspiration
germane:
Verschwörung, Konspiration
japane:
陰謀 [いんぼう], 共謀 [きょうぼう], 結託 [けったく]
katalune:
conspiració
nederlande:
samenzwering
pole:
konspiracja, spisek, zmowa
slovake:
konšpirácia, sprisahanie
svede:
konspiration

konspirestro

Ĉefulo, gvidanto de konspiro: simila al tiu unua abomena konspirestro, kiu mil legionojn da senkulpaj anĝeloj entiris en ribelan fajron [16]; ni liberigos Atenojn de la tiraneco de konspirestroj demokrataj [17].
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
17. A. Svjentoĥovski, trad. Leono Zamenhof: Aspazio, 1908
beloruse:
кіраўнік змовы
france:
conspirateur en chef

konspirulo

Partoprenanto en konspiro: li kritikis la reĝon, ke li estas tro kaprica; li samtempe riproĉis ankaŭ la konspirulojn, ke ili estas ĵaluzaj kaj kalumniaj [18].
18. Liu Caisheng, Niu Xueqin: Ĉju Jŭan, granda patriota poeto (II), El Popola Ĉino, 2014-06
beloruse:
змоўшчык, змоўнік
ĉine:
共謀者 [gòngmóuzhě]
france:
conspirateur

konspiraĵo

Neracia klarigo de io malbona per konspiro; konspirteorio, komplotteorio: mirige, ke Monato elektis publikigi tiun ridindan konspiraĵon, kaj eĉ honorigi ĝin kiel ĉefan artikolon […] publikigo de tiu strangaĵo estis insulto al la pli seriozaj kontribuantoj [19].
19. Monato, Klivo Lendon: Stranga komentario, 2004
angle:
conspiracy theory
beloruse:
тэорыя змовы
ĉine:
阴谋论 [yīnmóulùn]
france:
théorie du complot
germane:
Verschwörungstheorie
ruse:
тео́рия за́говора

administraj notoj

~ulo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo : Mankas dua fontindiko.