konglomer/i PIV1

konglomeri

(tr)
Kunglui en koheran, solidan tuton: ili enbatis lignajn kelojn kaj poste per argilo miksita kun pajlo ilin stukis; tiel la fostokonstruaĵon ili konglomeris [1]. VD:aglomeri
1. A. Jirásek, trad. J. Vondroušek: Malnovaj mitoj ĉeĥaj, [1984]
ĉeĥe:
 tvořit konglomerát
france:
 agglomérer, conglomérer
germane:
 konglomerieren
pole:
 konglomerować
slovake:
 tvoriť konglomerát

konglomeraĵo

MIN Maso el mineralaj eroj nature kuncementitaj; konglomerato: bedoj de konglomeraĵoj […] estas multajn milojn da piedoj (futoj) dikaj [2]. (figure) ISS […] la „esplorurbo en la spaco“ degeneris al nura riparejo […], dek jarojn poste ĝi estas nenio alia ol konglomeraĵo de loĝkonteneroj [3]. VD:aglomeraĵo
angle:
 conglomerate
beloruse:
 канглямэрат
france:
 conglomérat
germane:
 Konglomerat
hispane:
 conglomerado
hungare:
 konglomerátum
katalune:
 conglomerat
nederlande:
 conglomeraat
perse:
 جوشسنگ، کُنگِلُومِرا
pole:
 konglomerat, zlepieniec, zlepek
portugale:
 conglomerado
ruse:
 конгломерат

administraj notoj