1konfisk/i JED

konfiski

(tr)
1.
JUR Forpreni ies propraĵon kaj alproprigi al la ŝtato (fisko) per oficiala proceduro: Gustavio […] estis senkapigita: liajn bienojn oni konfiskis [1]; li ŝparis dum jaroj por aĉeti tiun solan ŝipon, kaj nun oni konfiskis ĝin por la marŝejo [2]; agrokulturantoj, kies agron la ŝtato ial konfiskis, forte postulas de la registaro kompenson [3]; la germanaj okupantoj likvidis ĉiujn Esperanto-organizaĵojn kaj konfiskis iliajn posedaĵojn, oficiale malpermesante ilian agadon [4]; la dogana polico konfiskis kontraŭleĝajn varojn je valoro de 60 milionoj da usonaj dolaroj [5].
2.
Forpreni ion malpermesitan de iu laŭ rajtigita aŭtoritato: ni estas devigitaj konfiski la murgazeton, ĝi estas, kamaradoj, skandalaĵo Metrop ; suspektemaj policanoj konfiskis ĉiujn malmultajn librojn, kiujn li ame […] akumulis [6]; konfiski nefreŝan viandon en la bazaro VdE .
angle:
confiscate
beloruse:
канфіскаваць
ĉeĥe:
konfiskovat, zabavit ve prospěch státu, zabrat ve prospěch státu
ĉine:
沒收 [mòshōu], 查扣 [chákòu], 查沒 [chámò], 頡 [jié], 充公 [chōnggōng], 检获 [jiǎnhuò]
france:
confisquer, saisir (confisquer), soustraire (confisquer)
germane:
1. beschlagnahmen, konfiszieren, einziehen 2. einziehen
hispane:
confiscar
hungare:
lefoglal, elkoboz, konfiskál
japane:
没収する [ぼっしゅうする], 押収する [おうしゅうする], 取りあげる [とりあげる]
nederlande:
confisqueren, verbeurdverklaren, in beslag nemen
pole:
konfiskować, zagrabić
portugale:
confiscar
rumane:
confisca
ruse:
конфисковать
slovake:
konfiškovať, zhabať

konfisko

Ago konfiski: mi protestis kontraŭ la konfisko [7]; punoj pro fiŝkvota fraŭdo inkluzivas enkarcerigon kaj konfiskon de ŝipoj [8].
beloruse:
канфіскацыя
ĉeĥe:
konfiskace, zabavení, zabrání ve prospěch státu, zábor
ĉine:
沒收 [mòshōu]
france:
confiscation, saisie (confiscation)
germane:
Konfiszierung, Einzug, Entzug
hungare:
lefoglalás (elkoboz), konfiskálás, elkobzás
japane:
没収 [ぼっしゅう], 押収 [おうしゅう]
nederlande:
beslagname, beslaglegging
pole:
konfiskata
rumane:
confiscare
slovake:
konfiškácia, zabavenie

administraj notoj