1kolos/o JED
koloso
-
Grandega homo, statuo aŭ objekto:
tia koloso kiel vi devus rompi la kranion de pli ol unu
[1];
la Koloso de Rodoso apartenas al la sep mirindaĵoj de la antikva mondo
[2];
vi estis sur Rodoso, por vidi la lokon, kie staris la koloso
[3]?
26 arboj-kolosoj, la plej maljuna el ili havis la alton de ĉirkaŭ 150 metroj
[4];
Moskvo[n…] ni devas […] liberigi de superloĝigo, sed vi
kun via metropoliteno deziras fari el ĝi urbon-koloson
Metrop
;
koloso sur argilaj kruroj
[5];
(figure)
la leĝo kreis ankoraŭ neniun grandan homon, sed la libereco elkovas kolosojn
[6].
giganto,
titano
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
2. Vikipedio, Koloso de Rodoso
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIX
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5. Monato, Boris Kolker: Kial pereis la lasta imperio?, 2007
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua

- angle:
- colossus
- beloruse:
- калёс, гігант, волат
- ĉeĥe:
- kolos, obr
- ĉine:
- 庞然大物 [pángrándàwù], 巨客 [jùkè]
- france:
- colosse Colosse de Rhodes.
- germane:
- Riese, Gigant, Koloss Koloss von Rhodos. ~o sur argilaj kruroj: Koloss auf tönernen Füßen.
- hispane:
- coloso
- hungare:
- kolosszus, óriás
- japane:
- 巨像 [きょぞう], 巨人 [きょじん], 大国 [たいこく]
- katalune:
- colós
- nederlande:
- kolos, kolossus
- pole:
- kolos, wielkolud
- portugale:
- colosso
- ruse:
- колосс, великан
- slovake:
- kolos, obor, ozruta
- ukraine:
- колос, велетень
kolosa
-
Havanta eksterordinarajn proporciojn aŭ ecojn:
kolosa statuo, viro, urbo, entrepreno;
Egipto jam posedis altan socian organizon, [kiu] konstruis kolosajn
monumentojn
[7];
tiel naskiĝis plano simpla kaj kolosa
[8];
sur la monumento oni vidas Italujon, kiu montras al la kolosa statuo de Dante
[9];
(figure)
la kolosaj salmokoloraj rozoj sur la ŝultro de Stella estis tute depremitaj
[10];
(figure)
produkti iaspecan kolosan stultaĵon
[11];
(figure)
ankoraŭ antaŭ 50 jaroj inter la japanoj kaj eŭropanoj
ekzistis ŝajne kolosa malsameco
[12].
ega,
mamuta,
elefanta,
giganta,
titana
7.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
12. L. L. Zamenhof: Gentoj kaj Lingvo Internacia

- colossal
- beloruse:
- калясальны, гіганцкі
- ĉeĥe:
- gigantický, kolosální, obrovský
- ĉine:
- 身高馬大 [shēngāomǎdà], 高大 [gāodà], 巨大 [jùdà], 巨 [jù], 庞 [páng], 庞大 [pángdà], 巨型 [jùxíng], 魁梧 [kuíwú]
- france:
- colossal, démesuré (gigantesque) , géant (adj., gigantesque), gigantesque, herculéen, phénoménal (gigantesque)
- germane:
- riesig, gigantisch, kolossal
- hispane:
- colosal
- hungare:
- kolosszális, óriási
- japane:
- 巨大な [きょだいな], 大規模な [だいきぼな]
- katalune:
- colossal
- nederlande:
- kolossaal
- pole:
- kolosalny
- ruse:
- колоссальный
- slovake:
- kolosálny, obrovský, ohromný, ozrutný
- ukraine:
- колосальний