kolaps/o PV

kolapso

1.
MED Malsano karakterizata per sensinkopa, sed rapida malpliiĝo de fortoj aŭ funkcioj: mi ne imagas lin venkebla de tiaj fizikaj kolapsoj ChB . SIN:sinkopo2, sveno
2.
(figure) (p.p. asocio, entrepreno, politika sistemo...) Subita nekapablo funkcii: [tio] ne multe taŭgis por apogi la propagandan tezon, ke kapitalismo staras sur la sojlo de kolapso EeP ; malnova, kolapspreta remizo VRA ; kompleta kolapso de komunismo en preskaŭ ĉiuj landoj Kon11 ; politika ŝanĝiĝo kaj kolapso de la movadaj strukturoj Kon11 ; plej gravaj mediaj problemoj estas la perdo de biodiverseco, la ekosistema kolapso kaj la klimata ŝanĝo Kon11 . VD:disfalo, kraŝo
angle:
collapse
beloruse:
каляпс
ĉeĥe:
kolaps, zhroucení
ĉine:
塌下 [tāxià], 垮 [kuǎ]
france:
1. collapsus 2. chute, affaissement, défaite, dégringolade, écroulement, effondrement, faillite
germane:
Kollaps, Zusammenbruch 1. Kreislaufversagen
japane:
虚脱 [きょだつ], 崩壊 [ほうかい], フリーズ, ハングアップ, 意気消沈 [いきしょうちん], 衰弱 [すいじゃく]
nederlande:
instorting, inzinking
pole:
kollaps, zapaść
rumane:
cădere, colaps
ruse:
коллапс
slovake:
kolaps, náhle ochabnutie
ukraine:
колапс, настання різкої слабості

kolapsi

(ntr)
1.
MED Suferi kolapson: mi timis, ke mia koro kolapsos, aŭ ke mi falos en frenezon CKv ; la hejtisto en la kaldronego kolapsas kaj falas dure teren MortulŜip ; miaj dikfingroj puŝis profunden en lian haŭton, kaj li kolapsis (falis sveninte) [1]; (figure) mi ŝaltis la 3V-on, ricevante la finon de la novaĵoj, kolapsis en la banujon kaj aŭskultis duonorele [2]. SIN:senkonsciiĝi, sveni
2.
Subite sisteme malfunkcii, fali6: ŝia revkastelo pri certa kaj honesta ekzisto subite kolapsis KKr ; la kaduka elektra kuirforno ne volis funkcii […] mi sukcesis tiom riparadi per mia poŝtranĉilo, ĝis fine ĝi emis varmigi, sed tiam ĝiaj rompiĝintaj piedoj kolapsis VaK . VD:disfali, implodi, kraŝi
ĉeĥe:
utrpět kolaps, zhroutit se
ĉine:
崩溃 [bēngkuì], 坍 [tān], 塌 [tā], 倒塌 [dǎotā], 坍塌 [tāntā], 倾 [qīng], 哗啦 [huála]
france:
être victime d'un collapsus, s'abattre, s'affaler, s'affaisser, s'écrouler, s'effondrer, craquer, crouler, dégringoler
germane:
kollabieren, zusammenbrechen
japane:
虚脱する [きょだっする], 崩壊する [ほうかいする], フリーズする, 意気消沈する [いきしょうちんする], 衰弱する [すいじゃくする]
pole:
zawieść
rumane:
eșua, trăda
slovake:
náhle ochabnúť, utrpieť kolaps
ukraine:
перебувати в колапсі

administraj notoj