1kloak/o
kloako
- 1.
- Fosaĵo, en kiu kolektiĝas la hejmaj malpuraĵoj kaj ekskrementoj: sufokiĝu en kloako, vi ekskrementa animo [1]!
- 2.
- Kanalo, ordinare subtera, tra kiu elfluas la malpuraĵoj kaj ekskrementoj de urbo: [li] uzas la kloakojn por frekventi la sovetian kaj internacian sektorojn [2]; la rivereto, kiu fluas tra la vilaĝo, estis tiom malpurigita, ke ĝi aspektis kiel kloako [3]; ĉiu nova lernejo […] havu aliron al trinkebla akvo kaj kloako [4].
- 3.
- (figure) Loko, kie multiĝas plej mallaŭdindaj faroj: tiu urbo, kloako de ĉiuj malvirtoj.
- 4.
- Ĉe rampuloj kaj birdoj, la ekstremaĵo de la intesto, formanta poŝon.
1.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
2. Monato, W. H. Simcock: Laŭ spuroj de La Tria Viro, 2006
3. Monato, Garvan Makaj: Nova ekologia vilaĝo, 2009
4. Monato, Renée Triolle: Ĉu vivofonto aŭ profitfonto?, 2012
2. Monato, W. H. Simcock: Laŭ spuroj de La Tria Viro, 2006
3. Monato, Garvan Makaj: Nova ekologia vilaĝo, 2009
4. Monato, Renée Triolle: Ĉu vivofonto aŭ profitfonto?, 2012
- angle:
- 1. cesspool, cesspit, latrine, septic tank 2. sewer 3. cesspit, cesspool 4. cloaca
- beloruse:
- клаака
- ĉeĥe:
- kanál splaškový
- ĉine:
- 1. 污水坑 [wūshuǐkēng], 粪凼 [fèndàng], 化粪池 [huàfènchí], 粪坑 [fènkēng] 2. 水沟 [shuǐgōu], 下水道 [xiàshuǐdào], 排污管 [páiwūguǎn], 渗沟 [shèngōu] 3. 粪凼 [fèndàng], 污水坑 [wūshuǐkēng], 粪坑 [fènkēng] 4. 泄殖腔 [xièzhíqiāng]
- france:
- 1. fosse septique 2. égout (collecteur d'eaux usées) 3. bas-fond (fig.), quartier malfamé 4. cloaque (anat.)
- germane:
- 1. Pfuhl, Jauchegrube, Senkgrube 2. Abwasserkanal, Unratkanal 3. Pfuhl, Sündenpfuhl 4. Kloake
- hispane:
- 1. fosa séptica 2. cloaca, alcantarilla 3. cloaca 4. cloaca
- hungare:
- 1. pöcegödör 2. szennyvízcsatorna 3. fertő 4. kloáka
- japane:
- 下水道 [げすいどう], 下水管 [げすいかん], 掃きだめ [はきだめ], 巣窟 [そうくつ], 総排出腔 [そうはいしゅつこう]
- nederlande:
- 1. beerput 2. riool 3. beerput 4. cloaca
- pole:
- kloaka 1. szambo 2. kanalizacja ściekowa, ściek 3. kloaka 4. stek
- ruse:
- клоака 1. выгребная яма 2. канализация
- slovake:
- odpadový kanál, stoka
- ukraine:
- клоака, вигрібна яма, смітник, місце для скидання нечистот
kloakaro
- Aro da subteraj kanaloj, tra kiu elfluas la malpuraĵoj kaj ekskrementoj de domo aŭ de urbo: estis konstruitaj kvar kilometroj da […] kloakaro kaj akvoreto [5]; ĉie oni instalis kloakarojn kaj surmetis sur la teron betonon, rezulte, la akvo ne sorbiĝas en la tero kaj tro rapide kolektiĝas en la plej malaltaj terenoj [6].
5.
Monato, Zoran Ćirić: Novi Beograd disvolviĝas, 2006
6. Monato, Ivo Durwael: Kompensi mizeron ne eblas, 2011
6. Monato, Ivo Durwael: Kompensi mizeron ne eblas, 2011
- angle:
- sewerage, sewage system
- beloruse:
- сьцёкавая каналізацыя
- ĉine:
- 下水道 [xiàshuǐdào], 排污管 [páiwūguǎn]
- france:
- assainissement (réseau d'), tout-à-l'égout
- germane:
- Kanalisation
- pole:
- kanalizacja ściekowa, ścieki