kle/o PV , klef/o[1], RokPop , Viki
kleo, klefo

-
Signo
lokita ĉe la komenco de la notliniaro por montri la
nomon de ĉiu noto kaj ĝian altecon:
atentokaptaj krajonoj el Usono havas diversajn formojn, ekzemple
de osto, arbo, koroj, dinosaŭro, vesperto, kleo
[2];
klefo en muziko servas por tio, fiksi en la notliniaro, kiujn
tonaltojn reprezentas la kvin notlinioj, ĉiu klefo havas por
tio referenctonon, de kies pozicio deduktiĝas la pozicio de la
aliaj tonoj, la diversaj klefoj reprezentas malsamajn
tonregistroj, por ĉiu instrumento kaj ĉiuj voĉregistro
ekzistas taŭga klefo
[3].
ŝlosilo.
Rim.:
Ambaŭ formoj aperas en la PIV-oj, kun la difino
ĉe „kleo“ kaj plusendo de „klefo“
al „kleo“ (kio sugestas, ke la PIV-a
redaktoro preferas „kleo“n).
Kvankam plimulto da vortaroj, imitante la PIV-ojn, rekomendas la
formon „kleo“, tamen la muzikistoj mem kaj la fakaj
tekstoj preferas „klefo“n. Tiun konstaton entenas la
koncerna lingva respondo
[4]
de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto, kiu rekomendas la
formon
„klefo“ kaj krome atentigas, ke „klefo“ estas pli
internacia (kun la evidenta etimo en la lingvoj angla kaj franca);
pli facile rekonebla; pli erar-imuna ĉe buŝa kaj skriba komunikado
ktp.
- angle:
- clef, clef sign
- beloruse:
- ключ (нотны)
- ĉeĥe:
- klíč (hudeb.)
- ĉine:
- 譜號 [pǔhào]
- france:
- clef (mus.), clé (mus.)
- germane:
- Notenschlüssel
- hispane:
- clave (mús.)
- hungare:
- kulcs (zenei)
- japane:
- 音部記号 [おんぶきごう]
- katalune:
- clau
- nederlande:
- muzieksleutel
- perse:
- کلید نت
- pole:
- klucz (muzyka)
- rumane:
- cheie (muzică)
- ruse:
- ключ (нотный)
- slovake:
- kľúč (hud)
- turke:
- anahtar(muzik)
- ukraine:
- ключ
1.
Joseph Rhodes: English Esperanto Dictionary, 1908