kirk/o PVEF
kirko
Kristana preĝejo,
destinita por liturgiaj
diservoj:
apud la kirko ĉe kies antaŭpordo petolas kelkaj
knaboj, du seriozaj cipresoj staras, kvazaŭ sombre
verdaj pedeloj
[1];
la duka placo, la olimpia teatro, loka kirko kaj la
loka sinagogo estos uzataj por la diversaj programeroj
[2].
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri (kristana) preĝejo.
Kirko (sorĉistino)
- angle:
- church (building)
- beloruse:
- царква, касьцёл, кірха, бажніца
- ĉeĥe:
- kostel, modlitebna
- ĉine:
- 教堂 [jiàotáng]
- france:
- église, temple
- germane:
- Kirche
- hungare:
- templom
- japane:
- 教会堂 [きょうかいどう]
- nederlande:
- kerk (gebouw)
- pole:
- kościół, świątynia (chrześcijańska)
- ruse:
- церковь
- slovake:
- kresťanský kostol, modlitebňa
- ukraine:
- кірха, (лютеранська) церква
kirkego
(neologismo)
Impona kirkkomplekso, kutime posedanta kromaltarojn
dediĉitajn al aliaj festoj ol la ĉefaltaro:
la kirkegoj de la moskva Kremlo.
Rim.: En la malzorga lingvouzo oni ofte misnomas ajnan kirkegon katedralo; kvankam katedralo normale estas kirkego, la inverso ne ĉiam veras: normale en unu urbo povas esti ne pli ol unu katedralo (por koncerna konfesio) ‐ kaj multaj kirkegoj.Rim.: Katedralo estas ordinare sidloko de episkopo. [Ulriko]
- beloruse:
- сабор
- ĉine:
- 座堂 [zuòtáng], 大教堂 [dàjiàotáng], 主教座堂 [zhǔjiàozuòtáng]
- france:
- cathédrale
- germane:
- Kathedrale
- hungare:
- nagytemplom
- nederlande:
- groot kerkgebouw
- ruse:
- собор
administraj notoj
pri
~o :
~ego: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
En ortodoksismo kristana preĝejo sen altaro, kie oni do ne
aranĝas liturgiojn, nomiĝas "kapelo"
(часовня); sed la
difinoj de "kapelo" en ReVo havas aliajn sencojn. Kio
do respondas al часовня en katolikismo?
[Sergio]
~ego:
Mankas dua fontindiko.
~ego: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.