Kipr/o NT , Cipr/o QuV

Kipro, Cipro

1.
GEOG Insulo en Mediteranea Maro: [ili] vojaĝis ĝis Fenikio kaj Kipro kaj Antioĥia [1]; ekvidinte Kipron kaj lasinte ĝin maldekstre, ni veturis al Sirio, kaj elŝipiĝis en Tiro [2]; en Pafoso, sur Cipro, estas templo, sinjoro, kie oni konservas zoneton de Venuso [3]; kian vinon oni sendis al mi de Kipro [4]! Kiprano laŭ sia naskiĝo [5]; de Cipro ĝis Jafo-urbo estas 400 verstoj tra la maro [6]; konfliktaj aŭ problemaj teritorioj: […] norda turka Kipro, Karabaĥo, Eŭskio, […] [7].
2.
GEOGPOL[8] Ŝtato en tiu insulo kun ĉefurbo Nikosio, teritorio de Respubliko Kipro: unu aŭ pluraj el la unuaj ses kandidataj ŝtatoj: Kipro, Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Pollando kaj Slovenio [9]; Slovenio, du baltaj ŝtatoj kaj eble Kipro akceptos eŭron kiel propran valuton plej malfrue ĝis 2008 [10]. (CY)
1. La Nova Testamento, La agoj 11:19
2. La Nova Testamento, La agoj 21:3
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIII
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
5. La Nova Testamento, La agoj 4:36
6. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)
7. Monato, Sergeo Yurjich: Kiuj sendependiĝu?
8. Oficiala Informo de AdE, numero 12
9. Marc Vanden Bempt: Kaj sekve ..., Monato, 2000/03, p. 11
10. Monato, Evgeni Georgiev: Profunda strukturŝanĝo en meza kaj orienta Eŭropo
angle:
Cyprus
beloruse:
Кіпр
bulgare:
Кипър
ĉine:
塞浦路斯 [Sàipǔlùsī], 賽普勒斯 [Sàipǔlèsī], 塞浦路斯 [sàipǔlùsī], 賽普勒斯 [sàipǔlèsī], 賽普勒斯 [sàipǔlēisī]
france:
Chypre
germane:
Zypern
hispane:
Chipre
indonezie:
Siprus
japane:
キプロス
nederlande:
Cyprus
perse:
قبرس
pole:
1. Cypr 2. Cypr, Republika Cypryjska
portugale:
Chipre
turke:
Kıbrıs
ukraine:
Кіпр

kipra, cipra

Rilata al Kipro: malsaĝa estas tiu, kiu en Kipro ne gustumas kipran vinon, sed trinkas tiran bieron [11]; la kipra muflono ekzistas en neniu alia lando de la mondo [12]; verŝetante la vinon, […] honore al la cipra diino [13]; la kipra dialekto [14]; la kipra registaro [15].
beloruse:
кіпрскі
germane:
zypriotisch

administraj notoj