kapstan/o

kapstano

TEKMAR
Vertikala vinĉo kun horizontalaj stangoj, kiu ne envolvas la ŝnuregon aŭ ĉenon: oni levas la ankron de ŝipo per kapstano aŭ vindaso; vendas vin en la interno de Afriko kiel sklavon por la kapstanaj muelejoj MortulŜip ; ĉinoj […] estis inventintaj la ankron, la presadon de la maraj mapoj, la kapstanon [1]. VD:argano, kriko, vinĉo, vindaso
angle:
capstan, winding gear
beloruse:
кабэстан
ĉine:
卷扬机 [juǎnyángjī]
france:
cabestan
germane:
Spill (Gangspill), Ganspill
hispane:
cabrestante
hungare:
horgonycsörlő, gugora
japane:
キャプスタン, 巻き揚げ機 [まきあげき]
katalune:
argue
nederlande:
kaapstander
pole:
kabestan, kołowrót, wciągarka
rumane:
vinci
ruse:
кабестан, шпиль (вид лебёдки)
ukraine:
кабестан, шпиль

administraj notoj