9kapsik/o Z PV

kapsiko

1.
BOT herbo ĉe la bazo ofte ligneca, kun longaj ovalaj glatrandaj folioj sur tigetoj, kvinnombraj blankaj, violkoloraj aŭ verdetaj floroj kaj grandaj, diversformaj, ene kavaj beroj (kapsiko2); genro el familio solanacoj (Capsicum).
2.
KUI Verda, ruĝa aŭ flava glob- aŭ longforma frukto de kapsiko1, kun multaj semoj pendantaj interne, uzata kiel legomo kaj kiel spico: akra kapsiko; neakra kapsiko; el kapsiko oni faras paprikon.
angle:
pepper
beloruse:
перац (стручковы)
ĉeĥe:
paprika roční
france:
poivron
germane:
Paprika
hispane:
pimiento 1. pimentera, capsicum 2. pimiento
hungare:
paprika
katalune:
1. pebrotera, pebrer 2. pebrot, pebrera
latinece:
Capsicum
nederlande:
peper (akra gusto) (vrucht of plant), paprika (neakra gusto)
pole:
papryka
rumane:
ardei
ruse:
стручковый перец
slovake:
paprika (rastlina)
tibete:
སོ་ལོ་སྔོན་པོ་
turke:
dolmalık biber

9kapsiketo

KUI Malgranda ordinare tre akra kapsiko2: brezu la ruĝan kaj verdan neakrajn kapsikojn, la kukurbon kaj la akrajn kapsiketojn dum 5 minutoj [1].
1. -: Fajreca kokidaĵo kun legomoj, Vikimedia Kuirlibro, 2005
angle:
chili, chilli
france:
piment
hispane:
chile
katalune:
vitet, bitxo
nederlande:
lombok, Spaanse peper
tibete:
བསིལ་སྨན་
turke:
biber

administraj notoj