ĵeton/o PVEF

ĵetono

1.
Kvazaŭ-monero sen aŭtentiga marko, valida nur en iu loko, en ludo aŭ por iuspecaj maŝinoj: dek-poenta ĵetono; oni pagis la diversajn ĝojveturadojn kaj distraĵojn per plastaj ĵetonoj [1]. VD:poento
2.
KOMP Cifereca objekto reprezentanta ion alian, ekz‑e poentojn, posedon, identecon, atingorajton, sekretan datumon ktp: la numeron de kreditkarto povas anstataŭi ia ĵetono, ekz‑e T12345; kie TOKEN estas la menciita alirĵetono, kiu havas pli ol 200 signojn [2].
Rim.: Laŭ BL: (en ludoj) prefere diru ludmarko; (en aliaj okazoj) prefere diru monmarko, disketo.
angle:
token, chip (poker), disk
beloruse:
жэтон
ĉeĥe:
žeton
france:
jeton
germane:
Jeton (Spielmarke)
hebree:
אסימון, ז'יטון
hispane:
ficha de juego
hungare:
zseton
itale:
gettone, fiche
japane:
コイン, トークン, 代用硬貨 [だいようこうか]
nederlande:
penning (fiche), munt (fiche), fiche
perse:
ژتون
portugale:
ficha
slovake:
žetón
ukraine:
жетон

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.