* -it/
-it ↝
- Sufikso de pasiva participo, kiu prezentas agon aŭ staton de ĝia objekto post la ago, t.e. la ago jam finiĝis: la teksto estas titolita „Antaŭklarigo“ PrV ; bedaŭrinde mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonita PrV ; al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos PrV ; ĉiu havas sian kaŝitan mizeron PrV ; detruita ĝis la fundo de l' fundamento PrV ; malbenita estu la tero pro vi [1]; ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj PrV ; dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas PrV ; en dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu PrV ; la senditoj revenis [2]; unuenaskito [3].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:17
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 32:6
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 35:23
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 32:6
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 35:23
- ide:
- -it
itismo ↝
(komune)
- Aspektismo: D. B. Gregor ... skribas, ke la itismo donas la malavantaĝon havi „unu formon por du tempoj“ [4].
4.
P. Lobut: Oligarkio kaj Netoleremo,
Esperanta Finnlando, 1967, numero 8a-9a
administraj notoj
~ismo:
Mankas dua fontindiko.