2intendant/o

intendanto

1.
Persono komisiita por mastrumi domon, bienon de riĉulo aŭ nobelo: mi devas antaŭe demandi intendanton de miaj grenejoj, kiom alportas al mi jare ĉi tiuj bienoj [1]; ŝi pasigis la hieraŭan tagon en la najbaraĵo, ĉe la intendanto de la princa palaco [2]; la mastro venis en sian bienon nur unufoje dum la jaro, por kontroli la kalkulojn de sia intendanto [3]; la intendanto fariĝis subite maldiligenta kaj eĉ komencis grasiĝi [4]; la reĝo bezonas novan intendanton por sia ĉevalejo, kaj ĉefekonomon super aro da disaj reĝaj bienoj [5]; SIN:ekonomo
2.
Oficisto reganta la internan funkciadon de granda administra servo: militista intendanto (komisiita por provizado kaj administrado de la vivrimedoj por armeo, kp furiero, proviantisto); intendantino ĉe la ministrejo por higieno; intendanto de Radio Aŭstria Internacia [6]; la 57-jara intendanto de la nova teatra festivalo […], celis krei festivalon por simplaj loĝantoj, por tiuj, kiuj neniam antaŭe estis en teatro kaj opero [7].
VD:administranto, afergvidanto, manaĝero
angle:
 superintendent, steward, administrator, curator, manager
beloruse:
 аканом, распарадчык, загадчык, інтэндант
ĉeĥe:
 intendant, správce
france:
 intendant, économe (subst.)
germane:
1. Aufseher, Verwalter, Oberaufseher, Oberverwalter 2. Intendant
hispane:
 intendente
hungare:
1. gazdatiszt, jószágigazgató, tiszttartó, intendáns militista ~o: hadbiztos. 2. intendáns
nederlande:
1. opzichter, rentmeester 2. intendant
portugale:
 intendente
ruse:
1. управляющий 2. заведующий, интендант
slovake:
 správca
ukraine:
 інтендант, керуючий, завідувач, економ

administraj notoj