2instanc/o JED

instanco

1.
JUR Grado de juĝa aŭ decida povo: tribunalo de unua instanco, de apelacia instanco; konduki aferon ĝis la plej alta instanco; li mem jam traŝovis la demandon tra du instancoj Metrop ; la supera instanco tamen estis la ĝenerala voĉdonado de la delegitoj aŭ de la individuaj membroj, kaj ne tiu de la landaj asocioj [1].
2.
POL Aŭtoritato posedanta juĝan aŭ decidan povon: niaj plej altaj instancoj eble iam decidos alie; la publika opinio estas la lasta instanco en politiko; transigi ideon al la instanco, kiu povas ĝin efektivigi; ĉiu esperantisto scios, al kiu plej alta instanco li devas sin turni [2]; estis proponita […] decimala sistemo […], nun la skotoj edukadaj instancoj enkondukas sistemon, kiu estas kvazaŭ kompromiso [3]; oni kunlaboru kun homoj kaj instancoj aliekleziaj [4]; neniu instanco ekrespondecis pri la afero [5]; unu el la problemoj ĉe reformado de EU-instancoj estos, kiel respekti la grandecojn de ŝtatoj, ekzemple ĉe la nombro de komisionanoj [6].
3.
(evitinde) Institucio: internaciaj instancoj, kiel Universala Esperanto-Asocio [7].
4.
KOMP Rultempa ekzemplero. VD:apero4
1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
3. Garbhan MacAoidh: Nova gaela numerala sistemo, Monato, 1993/11, p. 21
4. Gerrit Berveling: Tro senkosta pentemo, Monato, 2000/08, p. 22
5. Garbhan MacAoidh: Paŝoj al purigado, Monato, 2000/09, p. 8
6. Globus: Eŭropa Unio, Monato, 2000/06, p. 13
7. B. Ragnarsson: Esperanto kiel anti-lingvo, en: Strategiaj Demandoj de la Esperanto-Komunumo, 1985
angle:
authority, body, court, instance, jurisdiction
beloruse:
інстанцыя
ĉeĥe:
instance, orgán, stolice
france:
instance (jur., pol.)
germane:
Instanz 2. Behörde
hispane:
instancia
hungare:
1. fok (bírósági) 2. hatóság
japane:
裁決機関 [さいけつきかん], 当局 [とうきょく], 官公庁 [かんこうちょう], 審級 [しんきゅう]
katalune:
instància
nederlande:
instantie
portugale:
1. instância (jurisprudência)
ruse:
инстанция
slovake:
inštancia
ukraine:
інстанція

lastinstance

1.
Kiel plej alta instanco alvokebla; en sia rolo de la plej alta kortumo; findecide: la supera kortumo de Belgio kondamnis lastinstance […] la ekstremdekstran flandran partion […] Flandra Bloko kiel rasisman organizaĵon [8]; (figure) kaj lastinstance mi atutas [9].
2.
(figure) (evitinde) Lastrimede, lastakaŭze, finfine: abundegas eraroj kaj fuŝaĵoj en tiuj sciencaj nomoj, ne lastinstance ĉar koncernaj reguloj (multnombraj) kutimas kuntreni plurajn esceptojn [10].
8. Monato, Marko Naoki Lins: La Blok blokita ... aŭ ĉu?, 2005
9. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Kremfakul'
10. Monato, Manuel Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo, 2007
beloruse:
1. у апошняй інстанцыі
france:
1. en dernière instance, en dernier recours
germane:
1. in letzter Instanz
hungare:
1. végső fokon, végső soron
katalune:
1. en darrera instància

administraj notoj