*inĝenier/o

*inĝeniero

Homo, kiu per helpo de sciencaj metodoj kondukas kaj direktas teknikajn laborojn (konstruadon de maŝinoj, vojoj, pontoj ktp, aŭ ekspluatadon de terbieno): inĝenieroj de montolaboroj, pontoj kaj vojoj FK ; laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj, sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn [1]; la arĥeologoj promesas al si riĉan rikolton, kiam la inĝenieroj finos la laborojn senakvigajn FK ; [jen] plej bonaj riveraj inĝenieroj [2]; Egipto jam […] plenumis gigantajn laborojn inĝenierajn kaj konstruis kolosajn monumentojn [3]; inĝenieroj laboris pri desegnoj kaj kalkuloj InfanTorent2 ; jen li estas fininta la universitaton kaj iĝis inĝeniero Metrop ; li ordonis al siaj inĝenieroj, ke ili pretigu maŝinon por suprenlevi Kandid . VD:konstruisto, teĥnikisto
angle:
engineer
beloruse:
інжынэр
ĉeĥe:
inženýr
ĉine:
工程师 [gōngchéngshī]
france:
ingénieur
germane:
Ingenieur
hispane:
ingeniero
hungare:
mérnök
japane:
技師 [ぎし], 技術者 [ぎじゅつしゃ]
nederlande:
ingenieur
portugale:
engenheiro
ruse:
инженер
svede:
ingenjör
ukraine:
інженер

administraj notoj