2indikativ/o

indikativo

LINGRA
1.
Modalo, prezentanta informon kiel realan fakton, sendepende de kondiĉo aŭ volo.
2.
Verba modalo, kiun havas la verboformoj en ĉefpropozicioj de la indikativaj frazoj: „mi vidas“, kaj „aŭdante“ estas ekzemploj pri verba indikativo.
Rim.: En Esperanto la saman eksteran formon (moduson) havas ankaŭ verboj el demandaj kaj negaj propozicioj, kies senca modalo ne estas indikativo1; en aliaj lingvoj verboj de tiuj nerealaj modaloj ofte havas apartan formon gramatikan. La tradicia terminaro de Esperanto sekvas la formon, kaj klasas demandajn kaj negajn verbouzojn kiel indikativon. [Sergio Pokrovskij]
angle:
1. declarative mood, indicative mood 2. fact mood, indicative
ĉeĥe:
 indikativ, oznamovací způsob
france:
2. indicatif (gramm., subst.)
germane:
 Wirklichkeitsform, Indikativ
hispane:
 indicativo
hungare:
 kijelentő mód, indicativus
nederlande:
 indicatief, aantonende wijs
pole:
 tryb oznajmujący, indicativus
portugale:
 indicativo (lingüística; subst.)
ruse:
1. реальная модальность 2. изъявительное наклонение
slovake:
 oznamovací spôsob
ukraine:
 дійсний спосіб, індикатив

indikativa frazo

LINGRA Frazo esprimita kiel konstato, fakto, aserto: „Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de februaro de la jaro mil sepcent tridek dua“ estas indikativa frazo.
angle:
 narrative sentence, clause of statement
hungare:
 kijelentő mondat
pole:
 zdanie oznajmujące
ruse:
 изъявительное предложение, повествовательное предложение

administraj notoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a frazo: Mankas fontindiko.
~a frazo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.