4inaŭgur/i

inaŭguri

(tr)
Solene malfermi, komenci: inaŭguri ekspozicion, monumenton, kurson, novan metodon; la reĝo kaj la tuta popolo inaŭguris la domon de Dio [1]; la fondo de UEA savis la esperantistojn el teoriaĵoj kaj inaŭguris novan periodon, tiun de efektiva uzado de la lingvo [2]; Platono […] inaŭguris la uzadon de dialogo por prezenti filozofiajn diskutojn [3]; Leopoldo la Dua inaŭguris la unuan […] ŝiplifto[n] [4]. VD:enkonduki2, iniciati, konsekri
angle:
to inaugurate
beloruse:
адкрываць (урачыста)
ĉine:
开幕 [kāimù], 揭幕 [jiēmù]
france:
inaugurer
germane:
einweihen, eröffnen, enthüllen
hispane:
inaugurar
hungare:
felavat, megnyit (intézményt), leleplez (szobrot)
katalune:
inaugurar
nederlande:
inwijden
perse:
افتتاح کردن
portugale:
inaugurar
ruse:
торжественно открыть
ukraine:
урочисто відкривати, розпочинати, започатковувати, інавґурувати

inaŭguro, inaŭgurado

Solena malfermo, komenco: alportu sian oferon por la inaŭguro de la altaro [5]; festparolado en la inaŭguro de la 49-a UK en Hago [6]; solena inaŭguro de la renovigita katedralo, kun granda religia festo kaj koncertoj [7].
angle:
inauguration
beloruse:
адкрыцьцё (урачыстае), інаўгурацыя
ĉine:
揭幕式 [jiēmùshì], 开幕式 [kāimùshì], 就职典礼 [jiùzhídiǎnlǐ], 开幕典礼 [kāimùdiǎnlǐ], 开幕礼 [kāimùlǐ]
france:
inauguration
germane:
Einweihung, Eröffnung, Eröffnungsfeier, Enthüllung
hispane:
inaguración
hungare:
felavatás, megnyitás (intézményé), avatóünnepség, leleplezés (szoboré)
nederlande:
inwijding
perse:
گشایش، افتتاح
portugale:
inauguração
ruse:
торжественное открытие, инаугурация
ukraine:
урочисте відкриття, інавґурація

administraj notoj