1import/i

importi

(tr)
1.
EKON Venigi, enporti en landon komercaĵojn aŭ aliajn aĵojn el eksterlando: Kinŝaso importas rizon el Tajlando, Usono kaj Maroko, dum en la orienta kaj ekvatora provincoj la rizo putras [1]; Ĉinio komencis importi pli kaj pli da viando, kaj ankaŭ la bezono pri lakto daŭre kreskas [2]; importataj cigaredoj estas kaŝataj inter lignaĵoj kaj aliaj el Litovio importataj konstrumaterialoj [3]; li povus importi kudromaŝinojn en Tasmanion [4]. SUP:aĉetiANT:eksporti1
2.
KOMP Konverti dosiero en iu formato al la formato de la koncerna programo: la programoj kapablas importi kaj eksporti dosierojn de ĉiuj kutimaj specoj [5]. ANT:eksporti2
1. Zandandu Ntomono Zola: Nutra memsufiĉo serĉata, Monato, 1999/10, p. 15
2. Franca pensfabriko: „La Zono kaj Vojo“ alportos pli da ŝancoj ...
3. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
4. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 1a, ĉapitro 3a
5. Roland Rotsaert: Programoj, Monato, jaro 1994a, numero 4a, p. 17a
angle:
import
beloruse:
імпартаваць, увозіць (з-за мяжы)
ĉeĥe:
dovážet, dovézt, importovat
ĉine:
引进 [yǐnjìn], 传入 [chuánrù], 入口 [rùkǒu], 輸入 [shūrù], 导入 [dǎorù]
france:
importer
germane:
importieren, einführen
hispane:
importar
hungare:
behoz (árut), importál
japane:
輸入する [ゆにゅうする]
nederlande:
importeren, invoeren
portugale:
importar (economia, comércio)
ruse:
импортировать, ввозить
slovake:
dovážať z cudziny
svede:
importera
tibete:
ནང་འདྲེན་ཚོང་
ukraine:
імпортувати, ввозити

importa

EKON Rilata al importado: importa komerco, statistiko; importaj komercaĵoj [6]; importaj ĉiutagaj bezonaĵoj [7].
angle:
import
beloruse:
імпартны
france:
importé
hungare:
behozatali, import-
japane:
輸入の [ゆにゅうの]
portugale:
importador (adj.; economia, comércio)
ruse:
импортный
ukraine:
імпортний

importo

EKON
1.
Importado: Aŭstrio protektis sin kontraŭ importo de kuirejaj aparatoj [8]; la pola eksporto kreskas pli rapide ol la importo [9]; importdokumentoj [10]; (figure) la nova antisemitismo baziĝas sur la importo de la konflikto en Proksima Oriento [11].
2.
Importaĵo: pozitivaj faktoroj estas elimino de subvencioj kaj protekto kontraŭ importoj [12]; pli gravas ke la importoj el EU estas, krom konsumvaroj, duonproduktoj kaj teĥnologioj ege necesaj por la disvolvo de la pola ekonomio [13].
8. Stefan Maul: Pozitive pri EU, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 5a
9. Monato, Stanisław Śmigielski: Eksporto nur al Okcidento, 2003
10. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
11. Monato, Marko Naoki Lins: Veneno antisemita, 2005
12. Donald Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, jaro 1997a, numero 2a, p. 14a
13. Monato, Stanisław Śmigielski: Eksporto nur al Okcidento, 2003
angle:
1. importation 2. import
beloruse:
1. імпарт, увоз (з-за мяжы) 2. імпарт, імпартны тавар
ĉeĥe:
dovoz, dovážení, import, importace, importování
france:
1. importation (acte), import 2. importation (marchandise importée)
hispane:
importación
hungare:
behozatal, import
portugale:
1. importação (ação de importar; economia, comércio) 2. importação (coisa importada; economia, comércio)
ruse:
импорт
slovake:
dovoz, dovážanie, import

importado

EKON Enportado de komercaĵoj el eksterlando: fina rezulto estis nura importado de varoj malmultekostaj danke al financado de tiuj bankoj [14]; kvin EU-ŝtatoj krome haltigis importadon de jam permesitaj gen-produktoj [15]; ekde la 1980aj jaroj la komerca importado de Ĉinio ĉiujare meznombre pliiĝis je pli ol 15 % [16]; eĉ la Burbonoj […] ne malpermesis importadon de tritiko el Ruslando [17].
14. Ro Sartor: Ploru pri Argentino!, Monato, 2002/02, p. 8
15. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10, p. 6
16. Monato, Mu Binghua: Ekonomia kresko daŭros, 2005
17. , Marco Picasso: Pastaĵo, konsideroj kaj historio, ĉapitro 2a
angle:
importation
beloruse:
імпарт, увоз (з-за мяжы)
ĉeĥe:
dovoz, dovážení, import, importace, importování
ĉine:
輸入品 [shūrùpǐn], 进口货 [jìnkǒuhuò], 导入 [dǎorù]
france:
importation (acte d'importer), import
germane:
Import, Importieren, Einfuhr, Einführen
hispane:
importación
hungare:
behozatal, importálás
japane:
輸入 [ゆにゅう]
nederlande:
import, invoer
portugale:
importação (ação de importar; economia, comércio)
ruse:
импорт, ввоз
slovake:
dovoz, dovážanie, import
svede:
import
ukraine:
імпорт, ввіз

importaĵo

EKON Komercaĵoj el eksterlando: vivi pli-malpli memstare kun nur minimumaj importaĵoj kaj eksportaĵoj [18]; estis neniuj vendejoj, neniuj laborejoj, neniuj signoj de importaĵoj inter li [19].
18. Brian Kaneen, Wally Du Temple: NOREK-22: plia tre agrabla semajnfino en Esperantujo, La Ondo de Esperanto, 2002:11
19. H. G. Wells, trad. E. W. Amos: La tempo-maŝino, ĉapitro 5a
angle:
import
beloruse:
імпарт, імпартны тавар
france:
importation (marchandise importée)
germane:
Import, Importgut, importierte Ware, Einfuhr, Einfuhrgut, eingeführte Ware
hispane:
importación
hungare:
behozott áru, importáru
japane:
輸入品 [ゆにゅうひん], 舶来品 [はくらいひん]
nederlande:
importgoed, ingevoerde goederen
portugale:
importação (coisa importada; economia, comércio)
ruse:
импорт, импортный товар
ukraine:
імпортний товар

importisto

EKON Komercisto, kiu importadas: tiu, kiu devas zorgi pri la administraj kaj doganaj formalaĵoj, estas tiu, kiu povas trakti tion plej facile: vendanto en sia lando, importisto en la sia [20]; importisto devas kunlabori kun internacia kontrolfirmao SGS por kontroligi la aŭton [21].
20. Bruno Flochon: Inkotermoj 2000, Monato, jaro 2001a, numero 3a, p. 29a
21. Fidilalao Henriel: Autokomerco pli strikte regulita, Monato, jaro 2007a, numero 1a, p. 12a
angle:
importer
beloruse:
імпартэр
ĉeĥe:
dovozce, importér
ĉine:
进口商 [jìnkǒushāng]
france:
importateur
germane:
Importeur, Einfuhrhändler
hispane:
importador
hungare:
importőr
japane:
輸入業者 [ゆにゅうぎょうしゃ], 輸入商 [ゆにゅうしょう]
portugale:
importador (pessoa; economia, comércio)
slovake:
dovozca
ukraine:
імпортер

administraj notoj