faŝism/o

faŝismo

1.
HIS Itala politika movado kaj reĝimo el la unua duono de la 20a jarcento, kiu celis la organizadon de la ŝtato sub severa disciplino kaj korporacia grupigo, kaj persekutis socialismon kaj komunismon: faŝismo regis dum la junaĝo kaj politika maturiĝo de Capitini, lia pozicio estis nete kontraŭa al la reĝimo, kaj malgraŭ siaj altaj kvalitoj de humanisto kaj filozofo, li estis enmarĝenigita en la kariero kaj eĉ elpelita el la laborposteno ĉe la kolegio [1].
2.
POL Ĉia reĝimo aŭ movado naciisma, totalisma, persekutanta alinacianojn kaj politikajn kontraŭulojn: mi esperantistiĝis en 1945 – en la jaro de la kapitulaco de Japanio, kiu liberigis tiun landon de faŝismo [2]; post la terura nazia reĝimo kaj malvenko en la 2a mondmilito, germanoj absolute ne volas denove persekuti minoritatojn kaj fremdulojn kiel Hitler, […] faŝismo do en la hodiaŭa Germanio ne havas tian ŝancon kian ĝi denove gajnis en multaj aliaj pli-malpli demokrataj landoj [3].
angle:
fascism
beloruse:
фашызм
ĉine:
法西斯主义 [fǎxīsīzhǔyì]
dane:
fascisme
eŭske:
faxismo
finne:
fasismi
france:
fascisme
galege:
fascismo
germane:
Faschismus
greke:
φασισμός
hebree:
פשיזם
hispane:
fascismo
hungare:
fasizmus
ide:
fashismo
indonezie:
fasisme
interlingvae:
fascismo
itale:
fascismo
japane:
ファシズム
jide:
פֿאַשיזם
katalune:
feixisme
koree:
파시즘
nederlande:
fascisme
okcidentfrise:
faksisme
perse:
فاشیسم
pole:
faszyzm
portugale:
fascismo
ruse:
фашизм
svede:
fascism
turke:
faşizm
ukraine:
фашизм

administraj notoj