ĥord/o

ĥordo

ZOO
Elasta ŝnuro inter spina medolo kaj intesta tubo. Ĉe la vertebruloj nur la embrio havas ĝin, poste ĝi estas anstataŭigata de la vertebraro: mjelo situas en dorsa parto de korpo, apud ĥordo, ĉe ĉiuj veraj vertebruloj ĝi estas protektita per vertebraro [1].
angle:
 notochord
beloruse:
 хорда
finne:
 selkäjänne
france:
 corde (notochorde), chorde, notochorde
germane:
 Rückensaite
hispane:
 cuerda dorsal
hungare:
 gerinchúr
itale:
 corda (zool., anat.)
katalune:
 notocordi
latinece:
 chorda dorsalis
nederlande:
 chorda, ruggestreng
pole:
 chorda, struna grzbietowa
portugale:
 notocorda
ruse:
 хорда (биол.)
slovake:
 chorda
ukraine:
 хорда

ĥorduloj

ZOO
Filumo de la bestoj (Chordata), havantaj ĥordon: el pli ol 65 000 vivantaj specioj de ĥorduloj, ĉirkaŭ la duono el ili estas ostecaj fiŝoj de la klaso Osteichthyes [2]; la Tunikuloj (science Urochordata) konsistigas grupon de maraj ĥorduloj, nutrantaj sin per filtrado [3].
angle:
 chordates
beloruse:
 хордавыя
finne:
 selkäjänteiset
france:
 cordés (chordés), chordés
germane:
 Chordatiere
hispane:
 cordados
hungare:
 gerinchúros állatok
itale:
 cordati
katalune:
 cordats
latinece:
Chordata
nederlande:
 chordadieren
pole:
 strunowce
ruse:
 хордовые (тип)
slovake:
 chordáty
ukraine:
 хордові

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.