Ĥanuk/o
Ĥanuko
Oktaga judisma vintra festo, honoranta la
redediĉon de la
Templo fare de la makabeanoj post ilia venko super la
sirianoj; ankaŭ konata kiel „juda
Kandelfesto“:
en la konstanta ekspozicio de la Muzeo de Teruelo […] elstaras tri
ekzempleroj de menoroj aŭ ceremoniaj lampoj uzataj en la festo de Ĥanuko
[1];
Matatias mortis je -166, sed liaj filoj, ĉefe inter
ili Jehuda la Makabeo,
kondukis la ribelon, je -165 ili venkis la multe pli grandan armeon de
Antioĥo kaj liberigis Jerusalemon, […] laŭ la Talmudo estis sufiĉe
da rituale pura oleo por lumigi la kandelabron nur dum unu tago, kaj necesis
ok tagoj por prepari pli da oleo, malgraŭ tio, la kandelabro lumis dum la
tutaj ok tagoj, oni memorfestas la venkon kaj la miraklon en la juda festo
Ĥanuka
[2].
Rim.:
Ĥanuko iĝis grava festo nur en la 20a jc, precipe post la
apero de la juda regno, kiel judisma respondo al la
okcident-kristana Kristnasko;
tial ne estas mirinda, ke oni ne trovas la vorton ĉe la
pioniroj kiuj verkis ĉe la limo inter la 19a kaj la 20a jc.
Manke de aŭtoritata ekzemplo iuj provis indiki Ĥanukon per
„Inaŭgurfesto“, kio estas erara: la
Inaŭgurfesto,
kvankam ĝi (certe ne hazarde) koincidas kun la unua tago de
Ĥanuko, tamen estas dediĉita al la rememoro pri alia (pli
frua) evento.
[Sergio Pokrovskij]
- angle:
- Hanukkah, Chanukah
- beloruse:
- Ханука
- bulgare:
- Ханука
- ĉine:
- 光明節 [Guāngmíngjié], 哈努卡 [Hānǔkǎ]
- finne:
- hanukka
- france:
- Hanoucca
- germane:
- Chanukka
- indonezie:
- Hanukah
- itale:
- Chanukkà, Hanukkah, Festa delle Luci
- katalune:
- Hanukkà
- pole:
- Chanuka, Hanukka, Święto Poświęcenia Świątyni, Święto Świateł Chanukka
- portugale:
- Chanuca, Hanuca
- ruse:
- Ханука