Longa vesto en formo de
kaftano
el maldika (ekz-e silka) aŭ maldensa ŝtofo, uzata kiel hejma
negliĝo, kiel vesto por
pacientoj de malsanulejo aŭ kiel labora supervesto de la
kuracistoj, kuiristoj ktp:
mi fermas la okulojn pro la hela suna lumo kaj
strabas sur la laboristojn en blankegaj ĥalatoj
Metrop
;
Nikolaj Borisoviĉ similis kuiriston: ronda, en blanka
ĥalato kaj blanka ĉapeto, kovranta brilantan kalvaĵon
[1];
butontruoj de ŝia ĥalato streĉiĝis malkovrante
subitajn fragmentojn de elasta virina korpo
[2].
Rim.:
En malnova Persujo ĝi estis multvalora ceremonia donaco al altaj
oficistoj.