hu PV

hu

(ekkrio)
1.
Ekkrio esprimanta ektimon, ekfroston ks: hu!, diris la malgranda Niko kaj ŝajnigis, kvazaŭ li ektimis [1]; hu, kiel glacie malvarme tie estis [2]! hu, vi min svenigas [3].
2.
Ekkrio por sentigi timon, por peli kortbirdojn ktp: hu, vi malgranduloj, oni bone aŭdas, kiel vi tremas de frosto [4]. VD:huŝ
angle:
boo
france:
ouh, bouh
germane:
huh 1. huch 2. buh
hispane:
¡hu!, ¡uh!
japane:
ひゃっ!, うおっ!, こらっ!
nederlande:
boe
portugale:
hu, uh
ruse:
у, фу

hui, huadi

Krii „hu“: huadas aliaj infanoj [5]; „ne doloras frapo sur fremda kapo“ ĝi sible huis, kaj ĝi aldonis post kelkaj pliaj huoj, nemiskompreneblan klarigon: „sed ĉiu fremda kapo havas akran bekon, …“ [6].
5. B. Vian, trad. M. Corobu: La Mallernanto, 2010-03-16
6. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
france:
huer
germane:
huhen
hispane:
abuchear
ukraine:
охати, ойкати, страшити кого-н. (криком)

huo, huado

„Hu“-kriado: la ripozpaŭzon la dancantoj aklamis per protestfajfoj kaj huadoj [7]; noktobruoj atingis miajn orelojn: la longe eltirata bojado de hundo, de ie la hu-huo de strigo [8].
7. S. Larbar: Karuseloj, 1987
8. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
france:
huée
germane:
Huh-Rufe
hispane:
abucheo

hu hu

(sonimito)
Bleko de strigo aŭ de malforta vento: „hu-hu, hu-hu!“ [la strigoj] ambaŭ trumpetis [9]; hu-u-u! kantis la vento, kaj poste ĝi rakontis plue [10].
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
france:
hou-hou ! (cri de chouette)
germane:
hu-hu
hispane:
¡hu-hu! (grito de la lechuza)

administraj notoj