hidrokarbon/o

hidrokarbono

KEM
Substanco konsistanta nur el hidrogeno kaj karbono, el kiuj multajn oni trovas en nafto kaj tergaso: landoj kies grava rolo dependas nur de la produktado de hidrokarbonoj [1]; aŭtonoma submara veturilo, kies elektronikaj nazoj kaj oreloj sonorigos alarmon, kiam estas rimarkitaj elverŝoj abruptaj de hidrokarbonoj en la maron [2]. SIN:hidrokarbido
1. Monato, Lenio Marobin: Frakasado igos Usonon energio-sendependa, 2013
2. Monato, Roberto Pigro: Subakva spiono, 2012
angle:
 hydrocarbon
beloruse:
 вуглевадарод
france:
 hydrocarbure
germane:
 Kohlenwasserstoff
greke:
 υδρανθρακικό εξύ
hispane:
 hidrocarburo
hungare:
 szénhidrogén
itale:
 idrocarburo
katalune:
 hidrocarbur
nederlande:
 koolwaterstofverbinding
perse:
 هیدروکربن
pole:
 węglowodór
portugale:
 hidrocarboneto
ruse:
 углеводород
ukraine:
 вуглеводень

administraj notoj