Hermes/o PIV1

Hermeso

1.
MIT Helena dio, unue de bestobredado kaj paŝtistoj, poste heroldo de la olimpaj dioj kaj dio de komerco: savu min, Zeŭso, savu Apolono, savu Hermeso [1]; Hermeso portas ĉapelon kun flugiloj, sandalojn kun flugiloj, kaj la kaduceon, vergon kun du enplektitaj serpentoj [2]. VD:Merkuro
2.
BIB Vira nomo: salutu Asinkriton, Flegonon, Hermeson, Patrobason, Hermason, kaj la fratojn ĉe ili [3].
albane:
1. Hermesi
angle:
Hermes
armene:
1. Հերմես
azerbajĝane:
1. Hermes
beloruse:
Гермэс
bengale:
1. হের্মেস
bosne:
1. Hermes
bretone:
1. Hermes
bulgare:
1. Хермес
ĉeĥe:
Hermes
ĉine:
1. 赫耳墨斯
dane:
1. Hermes
estone:
1. Hermes
eŭske:
1. Hermes
filipine:
1. Hermes
finne:
1. Hermes
france:
Hermès
galege:
1. Hermes
germane:
Hermes
greke:
Ερμής
hebree:
1. הרמס
hinde:
1. हरमीस
hispane:
Hermes
hungare:
Hermész
indonezie:
1. Hermes
islande:
1. Hermes
itale:
Ermes, Ermete
japane:
1. ヘルメース
kartvele:
1. ჰერმესი
katalune:
Hermes
koree:
1. 헤르메스
kroate:
1. Hermes
latinece:
1. Hermes
latve:
1. Hermejs
litove:
1. Hermis
luksemburge:
1. Hermes
makedone:
1. Хермес
malaje:
1. Hermes
malajalame:
1. ഹെർമീസ്
malnovgreke:
1. Ἑρμῆς
marate:
1. हर्मीस
nederlande:
Hermes
norde:
1. Hermes
norvege:
1. Hermes
okcitane:
1. Hermes
perse:
هرمس
pole:
Hermes
portugale:
Hermes
rumane:
1. Hermes
ruse:
Гермес
serbe:
1. Хермес
slovake:
Hermés
slovene:
1. Hermes
svede:
1. Hermes
tamile:
1. ஹெர்மீஸ்
turke:
1. Hermes
ukraine:
Гермес
vjetname:
1. Hermes

Hermesa

1.
Rilata al Hermeso: Hermesa kapo [4].
2.
Rilata al Hermeso Trioble Grandega: Seslingva Vortareto de Medikamentoj (Hermesa Rondeto) [5]; la tekstoj entenataj en tiu papirusoj estas, grandparte, gnostikaj verkoj, sed inkluzivas ankaŭ tri verkojn apartenanatajn al Hermesa korpuso [6].
beloruse:
гермэсаў
germane:
Hermes-
latinece:
~a korpuso: Corpus hermeticum.

Hermeso Trioble Grandega, Hermeso Trismegisto

HIS Mita egipta filozofo, al kiu mezepoke estis atribuita la Korpuso Hermesa; sinkretismo de la greka dio Hermeso kaj egipta dio Toto: Corpus hermeticum […] estis juĝata pli antikva, ol eĉ la moseaj libroj de la Biblio, kaj verkoj de la mita egipta Hermeso Trismegisto („trioble grandega“) [7].
beloruse:
Гермэс Трысмэгіст
germane:
Hermes Trismegistos

administraj notoj