2harmonik/o

harmoniko

MUZ
1.
Muzikinstrumento, ĉe kiu la sono estiĝas per langetoj fermantaj kameretojn, kiuj svingiĝas per aero elfluanta la kamereton preter ili: dum 13 jaroj kiel posedo de Hohner, novaj teknologioj estis aldonitaj kaj plibonigis la jam bonajn harmonikojn de Hering [1]; klavaroj havas blankajn kaj nigrajn klavojn en difinita ordo, aliajn ordojn oni trovas [ĉe] la harmoniko aŭ la bandonio, kiuj[n] oni ludas per butonoj anstataŭ klavoj [2]. SUB:buŝharmoniko, tirharmoniko
2.
Scienco pri la harmonio: la harmoniko de Aristokseno [3]; en la pitagora harmoniko la tono (plentono) [havas] la proporcion 9:8 [4].
angle:
1. harmonica, (mouth) harp 2. harmonics
beloruse:
1. гармонік 2. гармоніка
bretone:
1. harmonika 2. klotadouriezh
ĉeĥe:
harmonika, nauka o harmonii
ĉine:
2. 和声 [héshēng]
france:
1. harmonica 2. harmonie (science musicale)
germane:
1. Hamonika 2. Harmonielehre
hispane:
1. armónica, harmónica 2. armonía
hungare:
1. harmonika 2. összhangzattan
indonezie:
1. harmonika
itale:
1. armonica (sost.) 2. armonia (teoria musicale)
japane:
ハーモニカ
katalune:
1. harmònica 2. harmonia
nederlande:
2. harmonie
pole:
1. harminijka ustna 2. harmonika
portugale:
1. gaita (de boca), harmônica (de boca) 2. harmonia (ciência)
ruse:
1. губная гармоника 2. гармоника
slovake:
harmonika, náuka o harmónii
ukraine:
губна гармоніка

buŝharmoniko, blovharmoniko

MUZ
Blovinstrumento, konsistanta el vico da truoj garnitaj per vibrantaj lamenetoj, tra kiu oni blovas: grandaj nigraj akridoj ludis sur buŝharmoniko kaj strigo frapadis sin sur la ventron, ĉar ĝi ne havis tamburon [5].
angle:
harmonica, (mouth) harp
beloruse:
гармонік (губны)
bretone:
harmonika
ĉine:
口琴 [kǒuqín]
france:
harmonica
germane:
Mundharmonika
hispane:
armónica, harmónica
hungare:
szájharmonika
indonezie:
harmonika
itale:
armonica a bocca
japane:
ハーモニカ
katalune:
harmònica
nederlande:
mondharmonica
pole:
harmonijka ustna
portugale:
gaita (de boca), harmônica (de boca)
ruse:
губная гармоника

frapharmoniko

MUZ
Frapinstrumento, konsistanta el vico da metalaj aŭ lignaj lamenoj, sur kiujn oni frapas.
beloruse:
ксыляфон
bretone:
zilofon
ĉeĥe:
marimba
ĉine:
木琴 [mùqín]
france:
xylophone
germane:
Xylofon
hispane:
xilófono
indonezie:
xilofon
itale:
xilofono
japane:
木琴 [もっきん], 鉄琴 [てっきん]
katalune:
xilòfon, metal·lòfon
portugale:
xilofone
ruse:
ксилофон
slovake:
marimba

tirharmoniko

MUZ
Harmoniko, ekipita per balgo, kiu blovas en ambaŭ direktoj, t.e. premante kaj tirante la balgon; la moderna tipo nomiĝas akordiono: li scipovas ludi ankaŭ germanan kaj rusan tirharmonikojn, bandonion, koncertinon, saksofonon, flutetojn [6].
6. Monato, Laimius Stražnickas: La segilo sonas!
angle:
accordion
beloruse:
гармонік, баян, акардэон
bretone:
akordeon
ĉeĥe:
tahací harmonika
ĉine:
手風琴 [shǒufēngqín]
france:
accordéon
germane:
Ziehharmonika, Akkordeon, Handzuginstrument
hispane:
acordeón
hungare:
tangóharmonika, akordeon
indonezie:
akordeon
itale:
fisarmonica
katalune:
acordió
nederlande:
trekharmonica
pole:
harmonia, akordeon
portugale:
concertina, acordeão, cordeona, sanfona, gaita (concertina), harmônica (concertina)
ruse:
гармонь, аккордеон, баян
slovake:
akordeón, ťahacia harmonika
ukraine:
гармонія, гармонь, гармошка

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Tiu senco mankas en PIV1. Gxin anstatauxas "~scienco".
      [MB]
    
pri frap~o:
  La "difino", kiun eblas cxerpi en PV, estas misvojiga, cxar
  gxi parolas pri "klavaro". Entute mi ne scias, cxu la termino
  havas utilon: sxajnas, ke la nuraj muzikiloj de tiu speco
  estas ksilofono kaj "metalofono" (ne-PIVa). [MB]
  
buŝ~o, blov~o: Mankas dua fontindiko.
frap~o: Mankas fontindiko.
frap~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
tir~o: Mankas dua fontindiko.