gavialed/oj
gavialedoj
↝
-
Familio el la ordo
krokodiluloj
(Gavialidae), kun tre mallarĝa buŝo,
al kiu apartenas nur la genro gavialo:
post genetikaj esploroj oni alordigas ankaŭ la genron Tomistoma al gavialedoj;
la gavialedoj specialiĝis al kaptado de fiŝoj kaj pro tio havas tre longan mallarĝan buŝon,
kies malsupra makzelosto aspektas Y-forma.
- beloruse:
- гавіялы (сям'я)
- france:
- gavialidés
- germane:
- Gaviale
- hispane:
- gaviálidos
- hungare:
- gaviálfélék
- katalune:
- gaviàlids
- latinece:
- Gavialidae
- pole:
- gawialowate
- portugale:
- gavialídeos
- ruse:
- гавиалы (семейство)
administraj notoj
~oj
:
Mankas fontindiko.
~oj
:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.