gangster/o PIV1
gangstero
- Ano de urba krimula bando vivanta per ŝakrado, prostituado, elpremo kaj uzanta perforton; bandito: du gangsteroj forkuris, ĉi-foje el la juĝejo en Bruselo, post kiam tien eniris kaj minacis armitaj kaj maskitaj helpantoj [1]; kvartalo plena de gangsteremaj loĝantoj, ebriuloj, policanoj [2]; li spektis tro da Usonaj vakeraj aŭ gangsteraj filmoj [3]; inter epizodoj mi aparte ĝuis atakon de gangsteroj kontraŭ domo de ... ĉefo, kiu senemocie ekstermas la fiulojn kun aplomba eleganteco [4].
Rim.:
Estas iafoje trovebla la formo
ganstero[5],
verŝajne konforma al faciliga elparolo:
ili malfermis la pordon de tiu ĉambro, kie la ganstero kuŝis
ŝnurligita
[6].
1.
Monato, Ivo Durwael: Pri lokoj kaj mokoj, 2009
2. Monato, Donald Broadribb: Memoroj neniam perdas sian malĝojon, 2006
3. La Ondo de Esperanto, 2001, №12
4. S. Belov: Vojkruciĝo de Miller (Miller's Crossing), 2007-02-06
5. Majstro
6. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La antaŭenŝovita garnizono, [vidita en 2018]
2. Monato, Donald Broadribb: Memoroj neniam perdas sian malĝojon, 2006
3. La Ondo de Esperanto, 2001, №12
4. S. Belov: Vojkruciĝo de Miller (Miller's Crossing), 2007-02-06
5. Majstro
6. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La antaŭenŝovita garnizono, [vidita en 2018]
- angle:
- gangster
- beloruse:
- гангстар
- ĉine:
- 匪徒集团 [fěitújítuán], 寇 [kòu], 匪徒 [fěitú]
- france:
- gangster, bandit
- germane:
- Gangster, Bandit
- japane:
- ギャング
- ukraine:
- ґанґстер