mafi/o NePiv

Mafio

Sekreta krima organizaĵo originanta en la unua duono de la 19a jc en Sicilio (Cosa Nostra): kion Interpol eksciis pri la intencoj de Mafio [1]; [la] juĝisto […] diris, ke Mafio ne ekzistas [2].
angle:
Sicilian Mafia
beloruse:
мафія (сіцылійская злачынная групоўка)
germane:
(Sizilianische) Mafia
itale:
Mafia

mafio

JUR Granda, hierarkia organizaĵo de krimuloj, aganta en regiono, lando aŭ internacie: dopado estas mondskala merkato de 30 miliardoj da eŭroj jare, manregata de grandaj mafioj [3]; ne mankas okazoj, kie ĵurnalistoj devis pagi tian agadon per sia vivo: krimaj mafioj ne pardonas la senmaskigon de siaj politikaj protektantoj [4]; estas stultaĵego pensi ke la mafioj daŭros [5].
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
4. Monato, Werner Schad: Putrantaj demokratioj
5. L. Marder: Karesemio, 2006-04-19
beloruse:
мафія (арганізаваная злачыннасьць)
bulgare:
мафия
ĉeĥe:
mafie (kterákoliv)
ĉine:
黑社会 [hēishèhuì], 黑社會 [hēishèhuì], 黑手党 [hēishǒudǎng], 黑手黨 [hēishǒudǎng], 黑社会组织 [hēishèhuìzǔzhī], 黑社會組織 [hēishèhuìzǔzhī]
france:
mafia
germane:
Mafia
greke:
μαφία
hispane:
mafia
itale:
mafia
japane:
マフィア [まふぃあ], 組織暴力団 [そしきぼうりょくだん]
katalune:
màfia
nederlande:
maffia
pole:
mafia
ruse:
мафия
slovake:
mafia
svede:
maffia
ukraine:
мафія

mafia

Apartenanta al mafio, aganta kiel mafio: ekzistas mafiaj klanoj, korupto, ekonomiaj problemoj. Sed mi rimarkis, ke dum lastaj jaroj la vivo pliboniĝas [6].
6. A. Junusov: Dagestano..., Betula Folio, 60a IJK, 2004, p. 6a
beloruse:
мафіёзны
france:
maffieux (adj.), mafieux (adj.)
germane:
mafiös
hispane:
mafioso (adj.)
itale:
mafioso (agg.)
katalune:
mafiós (adj.)
nederlande:
maffia-
pole:
mafijny
svede:
maffia-

mafiano, mafiulo

Homo aganta por mafio: malgranda, sed ekonomie potenca grupo de mafiuloj [7]; okazis tri pafmortigoj, pri kiuj verŝajne kulpas jakuzoj, aŭ mafianoj [8]; hodiaŭ nokte mafianoj mortigis ankoraŭ unu viktimon [9].
7. F. G. Llort, trad. R. Cutiño Palau: Ĉiam Akompanos min la Digno..., [2002?]
8. Monato, Isikawa Takasi: Malpli da murdoj, ŝteloj, 2014
9. Slavik: Esperanto новости, 2003-03-15
beloruse:
мафіёзі
bulgare:
мафиот
france:
maffieux (subst.), mafieux (subst.)
germane:
Mafioso
hispane:
mafioso (persona)
itale:
mafioso (sost.)
katalune:
mafiós (subst.)
nederlande:
maffioso
pole:
mafioso, członek mafii
svede:
mafioso
ukraine:
мафіозі

administraj notoj

~ano, ~ulo: Mankas verkindiko en fonto.